Tr'ondek Hwech’in
From Wikipedia, the free encyclopedia
La Tr'ondek Hwech’in aŭ Tr'ondek Hwech’in unua nacio aŭ Tr'ondek Hwech’in Han etno aŭ Tr'ondëk Hwëch’in estas unu el la unuaj nacioj de Kanado en Jukonio. La anoj de tiu etno vivis en kaj ĉirkaŭ Dawson, tial oni iam nomis ilin ankaŭ la indiana bando de Dawson aŭ laŭ la de ili parolata lingvo la Han. Tiu lingvo apartenas al la atabaska lingvaro.
Rapidaj faktoj 'ondek Hwech’in, Indiana Bando ...
Fermi
En aŭgusto 2009, la kanada ministro pri indianaj aferoj kaj norda evoluo nombris 692 anojn de la tribo.[1] La listo prizorgita de la tribo mem tamen entenis la 5-an de majo 2008 1.048 anoj, el kiuj 338 loĝis en Dawson, 218 en aliaj lokoj en Jukonio, 492 ekster Jukonio, el kiuj 65 ekster Kanado.