From Wikipedia, the free encyclopedia
Torres del Carrizal [TOres delkariZAL] estas municipo de la provinco Zamoro, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al komarko Tierra del Pan, en la centro de la provinco. Torres del Carrizal estas etimologie tradukebla al Turoj de la Kareksejo.
Torres del Carrizal | |||
---|---|---|---|
municipo en Hispanio vd | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 49122 | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 415 (2023) [+] | ||
Loĝdenso | 14 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 41° 37′ N, 5° 40′ U (mapo)41.616111111111-5.6702777777778 [+] | ||
Alto | 645 m [+] | ||
Areo | 30,35 km² (3 035 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Torres del Carrizal [+] | |||
Ĝia municipa teritorio estas formata de unusola loĝloko, okupas totalan areon de 30,41 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 414 loĝantojn. Ĝi perdis ĉirkaŭ 400 loĝantojn el la mezo de la 20-a jarcento pro la migrado el ruraj zonoj al urboj. Ĝi distas 16 km de Zamoro, provinca ĉefurbo, kaj 40 km de Toro.
Estas atestaĵoj de prahistoria kaj romia loĝado; en Mezepoko okazis reloĝado. Plej frua mencio estas de 1157, kiam la pastraro de la Katedralo de Zamoro kontrolis la muelejojn. Aliaj ekleziaj institucioj havis gravajn posedaĵojn. Ĝi apartenis al la Regno Leono kaj suferis pro la militoj kontraŭ Portugalio kaj pro la Milito de Hispana Sendependiĝo.
Tradiciaj enspezofontoj estas agrikulturo kaj brutobredado. Lastatempe kultura kaj rura turismo plie ekgravis (popola arkitekturo, vinkeloj, historia heredo, piedirado).
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.