From Wikipedia, the free encyclopedia
Torralba de Calatrava estas municipo de Hispanio, en la provinco de Ciudad Real, regiono de Kastilio-Manĉo.
Torralba de Calatrava | |||
---|---|---|---|
municipo en Hispanio vd | |||
Flago | Blazono | ||
Administrado | |||
Lando | Hispanio | ||
Regiono | Kastilio-Manĉo | ||
Provinco | Ciudad Real | ||
Poŝtkodo | 13160 | ||
Retpaĝaro | Retejo de Torralba de Calatrava | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 3 104 (2010) | ||
Loĝdenso | 30 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 39° 1′ N, 3° 45′ U (mapo)39.016388888889-3.75 [+] | ||
Alto | 620 m [+] | ||
Areo | 101,58 km² (10 158 ha) | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Torralba de Calatrava [+] | |||
La loĝantoj nomiĝas Torralbeños. La censita populacio en 2010 estis de 3.104 loĝantoj kaj la denseco estas de 30,56 loĝ/km².
Kvankam Torralba atingis preskaŭ 6.000 loĝantojn en la 1950-aj jaroj, la kampara krizo kaj la industria kresko for de Manĉo devigis multajn anojn elmigri al Eŭskio, Katalunio, Valencilando kaj ĉefe al la regiono de Madrido. Lastajn jarojn la populacio ekrekuperiĝas ĉar multaj junuloj elektas Torralba ĉar tie loĝejoj estas multe pli ĉipaj ol en Ciudad Real, kiu estas nur je 15 km laŭ aŭtoŝoseo.
Pro denseco de 30,56 hab/km², Torralba de Calatrava posedas densecon populacian pli altajn al tiu de la provinca averaĝo.
Torralba de Calatrava estas situa en la suda parto de Kastilio-Manĉo en la komarko aŭ distrikto Kamparo de Kalatrava en la centra parto de la provinco de Ciudad Real, je altitudo de 620 m; je 15 km el Ciudad Real, provinca ĉefurbo. La geografiaj koordinatoj estas 39°00′59″ N 3°45′00″ Ok.
La limaj municipoj estas Carrión de Calatrava, Almagro, Daimiel, kaj Malagón.
La totala areo de ties teritorio estas de 101,58 km², kio estas nur 0,47% de la provinca areo.
La vilaĝo kuŝas sude de la teritorio, kiu estas longa kaj mallarĝa sude, kaj iom klina okcidenten. La maksimuma distanco norde al sudo estas de 19 km, el la punkto situa plej norde de Campomojado en direkto nordokcidente – sudoriente. Maksimuma larĝo de oriente okcidenten estas de 7,5 km, en la suda parto. Tiu distanco malpliiĝas dum ascendo norden, ĝis la punkto kie la rivero Guadiana trapasas la teritorion kiu estas la zono plej mallarĝa, kiu havas unusolan km de larĝo, kaj poste malfermiĝas en formo triangula al Campomojado.
Agrikulturo kaj brutobredado tradicie. Sed lastatempe konstruado kaj gastado (trinkejoj kaj restaŭracioj). Ĉarpentado, panfarado, oraĵ-arto. Aliaj servoj. Urba dormejo. Industria areo.
La historio de la vilaĝo estas ligata al tiu de la Ordeno de Kalatrava, kiu posedis la teritorion post la konkero al la islamanoj. Krome ĝi estis sufiĉe proksima al la ununura reĝurbo nome Ciudad Real kiu konfliktis kontraŭ la ordeno kaj inverse.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.