municipo en Teruelo From Wikipedia, the free encyclopedia
Tornos [TORnos] estas vilaĝo kaj municipo de la provinco Teruelo (nordorienta Hispanio), nome en la nordokcidento de la nordokcidenta komarko Jiloca [ĥiLOka], kies komarka ĉefurbo estas Calamocha, lime kun la provinco Zaragozo. Parto de la municipa teritorio estas okupata de la Natura Rezervejo Lageto Gallocanta, je kies sudoriento estas la urba kerno.
Tornos | |||
---|---|---|---|
municipality of Aragon (en) vd | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 44230 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 191 (2023) [+] | ||
Loĝdenso | 4 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 40° 58′ N, 1° 26′ U (mapo)40.9622028-1.433256 [+] | ||
Alto | 1 018 m [+] | ||
Areo | 48,952177 km² ( 489 5.2 177 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Tornos (Aragon) [+] | |||
Ĝi estas je 86 km de Teruelo, provinca ĉefurbo, kaj nordokcidente de Calamocha kaj la akso de Calamocha al Teruelo. La urba kerno estas sur 1018 msm, pro kio estas tre malvarma klimato. Proksimaj loĝlokoj estas Castejón de Tornos kaj Berrueco.
La zono venis al posedo de kristanoj post la venko de Alfonso la 1-a la Batalema. Unua mencio estas de 1204. En 1248 ĝi sendependiĝis disde Daroca. Dum la Milito de Hispana Sendependiĝo la areo estas scenejo de bataloj. Dum la Hispana Enlanda Milito la frankisma flanko konstruis aerodromon kaj gastigis militistajn aviadilistojn en Tornos, cele al la Batalo de Teruelo.
Preskaŭ ĉiuj loĝlokoj de la areo perdis loĝantaron laŭlonge de la 20-a jarcento kaj same en Tornos kie oni malaltiĝis ĝis nunaj 200.
Bazo de ekonomio estis agrikulturo (cerealoj), kaj brutobredado. Nune rura turismo.
Estas altiraĵoj en la urbo, nome la preĝejo kaj la ermitejo, restaĵoj de kastelo, blazondomoj, kamparkrucoj kaj krucmonumentoj (peirones), piedirado tra proksimaj naturaj lokoj ĉefe al la Lageto Gallocanta ktp.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.