Tonikoparalelo estas la paraleltonalo de toniko. Kutime la paraleltonalo estas minora, se la toniko estas maĵora kaj inverse. Ekzistas tamen ankaŭ apartaj kazoj, en kiuj la minortonika paralelo ankaŭ estas minora, respektive la maĵortonika paralelo ankaŭ estas maĵora.

Ĉiuj formoj de la tonikoparalelo

Pliaj informoj Signo, Klarigo ...
Signo Klarigo Ilustrado
Tpminorparalelo pri maĵortonikoĈi tiu paralelo estas trovebla etan tercion sub la toniko
TPmaĵorigita minorparalelo de maĵortonikoĈi tiu paralelo estas trovebla etan tercion sub la toniko, tamen ne kiel kutime kiel minortonalo, sed en maĵoro
tPmaĵoraralelo de minortonikoĈi tiu paralelo estas trovebla etan tercion super la toniko
tpminorparalelo einer Moll-TonikaĈi tiu paralelo estas trovebla etan tercion super la toniko, tamen ne kiel kutime en maĵoro, sed en minoro
Fermi

La minuskloj reprezentas kiel kutime en la harmoniscienco minortonalojn, la majuskloj maĵortonalojn. Principe la minorparalelo ĉiam estas etan tercion sub la maĵortonalo kaj la maĵorparalelo etan tercion super la minortonalo. Maĵorigita minortonalo estas tia tonalo kun la sama nomo, tamen la pokaze alia modalo: ekzemple c-minoro → C-maĵoro

Ekzemploj

Toniko: A-maĵoro

  • Tp: etan tercion malsupren kaj en minoro → f♯-minoro
  • TP: etan tercion malsupren kaj en maĵoro → F♯-maĵoro
  • tP / tp ne ekzistas, ĉar la toniko estas maĵora.

Toniko: d-minora

  • Tp / TP ne ekzistas, ĉar la toniko estas minora.
  • tP: etan tercion supren kaj en maĵoro → F-maĵoro
  • tp: etan tercion supren kaj en
    – minoro → f-minoro
    – maĵoro (ĉe f-minoro) → A♭-maĵoro

Uzeblecoj de la tonikoparalelo

Oni povas uzi la tonikoparalelon por la elformado de la klasika kadenco. Krome oni ŝatas uzi la tonikoparalelon ene de maĵortonalo por krei falsan finon, tio signifas, seniluziigi la atendon de toniko.

Vidu ankaŭ

Ĉi tiu artikolo estis redaktita tiel ke ĝi entenas tutan aŭ partan tradukon de « Tonikaparallele » el la germanlingva Vikipedio. Rigardu la historion de la originala paĝo por vidi ties aŭtoroliston. (Ĉi tiu noto koncernas la version 3379349 kaj sekvajn de ĉi tiu paĝo.)

Wikiwand in your browser!

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.

Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.