From Wikipedia, the free encyclopedia
Tomislav, lasta duko kaj unua reĝo de la kroatoj (latine Tamisclaus rex Croatorum), inter 910 kaj 928 posteulis (eble kiel filo) la princon Mutimir el la dinastio Trpimirović.
Tuj post enoficiĝo Tomislav sukcese turnis sin kontraŭ la hungaroj kiuj ĵus (en 895) panonian Kroation etendonte sian potencon ĝis Dravo. Post tio Tomislav devis trakti la vastiĝon de la bulgaroj sub ilia caro Simeono la Granda.
Kiam la bizanca imperiestro Romano la 1-a kontaktis papon Johano la 10-a pri helpodono kontraŭ la bulgaroj estis perata de Romo alianco inter la bizancanoj kaj la kroatoj.
Bizanco tiam metis en la manojn de Tomislav la kontrolon kaj administradon pri bizancaj dalmtiaj urboj kaj insuloj kaj aljuĝis al li la titolon de "Patricius". Samtempe la patriarko de Konstantinopolo Nikolao rezignis pri sia jurisdikcio super la tieaj regionoj. Krome la tuto religipolitike transdonitis al la katolikoj (923). Sekve Simeon okupis Serbion en 924, kies princo Zaharija Pribislav fuĝis al Kroatio.
Siatempe Tomislav evoluigis nekutime fortan militpotencon, pri kiu la bizanca imperiestro Konstantino la 7-a raportis en la verko De administrando imperio. Supozeble en tiu tempo Tomislav mem eknomis sin reĝo de la kroatoj. Tamen ne klaras de kiu kaj kie (kampo de Duvno?) li estis kronita. En 925 kaj 928 okazis en Split eklezia sinodo, kiu decidis deklari la Arkidiocezon de Split la metropolo de tuta Kroatio (kiel heredaĵo de Salona) kaj subigi la dalmatajn diocezojn, inkluzive de la kroata diocezo de Nin apud Zadar (kiu estis fondita nur en 864 kun privilegio pri uzo de la malnovslava lingvo liturgie!). Tion forte kontraŭbatalis ekz. episkopo Gregoro (Grgur Ninski); la tuta konflikto boletis fakte ĝis fino de la nacia dinastio kaj hungariĝo (1102). En 926 Tomislav sukcesis denove venki la bulgarojn sub la generalo de Simeon Alogobotur.
Sendube mezepoka Kroatio atingis sub Tomislavo la pinton de sia potenco. Malpost la stacidomo de Zagrebo staras imponega statuo de Tomislav, kiun kreis la skulptisto Robert Frangeš-Mihanović.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.