![cover image](https://wikiwandv2-19431.kxcdn.com/_next/image?url=https://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/a/ab/Askia.jpg/640px-Askia.jpg&w=640&q=50)
Tombo de Askia
From Wikipedia, the free encyclopedia
La Tombo de Askia, en Gao, Malio, estas rigardata, kiel la tombo de Askia Mohammad la 1-a, unu el la plej gravaj imperiestroj de la Imperio Songhai. Ĝi estis konstruita ĉe la fino de la 15-a jarcento kaj estas elektita al Monda heredaĵo de Unesko.
Tombo de Askia | ||
---|---|---|
![]() | ||
tombo, piramido [+] | ||
Koordinatoj | 16° 17′ 23″ N, 0° 2′ 40″ U (mapo)16.289722-0.044443999999999 | |
Akvokolektejo | 0,04 km² (4 ha) [+] | |
Areo | 0,04 km² (4 ha) [+] | |
Estiĝo | 1495 | |
![]() |
||
Tombo de Askia | ||
![]() |
||
Unesko priskribas la tombon, kiel bonan ekzemplon de la monumentaj adobaj tradicioj de la okcidentafrika Sahelo. La komplekso inkludas la piramidan tombon, du moskeojn, tombejon kaj kunsidejon. Ĝi altas 17 metrojn, tiel ĝi estas la plej granda antaŭ-kolonia arkitektura monumento en la regiono. Ĝi estas la unua ekzemplo de islama arkitektura stilo, kiu poste ĝeneraliĝis en la regiono.
La relative lastatempaj modifoj al la ejo inkludis la grandigon de la moskeaj konstruaĵoj en la 1960-aj jaroj kaj mez-1970-aj jaroj, kaj la konstruado (1999) de muro ĉirkaŭ la ejo. Ĝi ankaŭ estis regule reŝmirigita ĝenerale en sia historio, procezo esenca al la konservado kaj riparo de adobaj strukturoj. Elektro estis aldonita en la fruaj 2000-aj jaroj, ebilagnte uton de plafonaj ventumiloj, lumoj kaj laŭtparolilo sur la pinto.
Askia estas uzata regule kiel moskeo kaj publike posedata kultura centro por la urbo de Gao. La ejo kaj bufra areo ĉirkaŭ ĝi estas protektitaj per kaj naciaj kaj lokaj leĝoj.