![cover image](https://wikiwandv2-19431.kxcdn.com/_next/image?url=https://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/e/e5/The_Incredulity_of_Saint_Thomas-Caravaggio_%25281601-2%2529.jpg/640px-The_Incredulity_of_Saint_Thomas-Caravaggio_%25281601-2%2529.jpg&w=640&q=50)
Tomaso (apostolo)
From Wikipedia, the free encyclopedia
Sankta Tomaso, unua jarcento, juda masonisto kaj kristana martiro, estis unu el la dekdu apostoloj de Jesuo Kristo. Li ankaŭ estas nomita Tomaso Dubanta, ĉar li dubis pri la releviĝo de Jesuo ĝis li povis tuŝi liajn vundojn. Kaj alia nomo estas Tomaso Didimo ĉar li estis ĝemelo (laŭ unu fonto, la ĝemelo de Jesuo mem!). Tomaso en la siria kaj Didimo en la greka signifas "ĝemelo". Laŭ la kristana tradicio, Tomaso predikis la evangelion al Persio kaj Hindio.
![Thumb image](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/4/4f/De_ongelovige_thomas.jpg/640px-De_ongelovige_thomas.jpg)
Rapidaj faktoj Persona informo, Profesio ...
Sankta | |||||
Tomaso | |||||
---|---|---|---|---|---|
![]() | |||||
Persona informo | |||||
Naskiĝo | antaŭ la jaro 10 en Galileo | ||||
Morto | ĉ. la jaro 72 en Milaporo | ||||
Mortis pro | Mortpuno ![]() | ||||
Tombo | baziliko de sankta Tomaso ![]() | ||||
Religio | kristanismo vd | ||||
Lingvoj | antikva greka vd | ||||
Ŝtataneco | Roma regno ![]() | ||||
Profesio | |||||
Okupo | misiisto ![]() | ||||
| |||||
Sanktulo | |||||
Festotago | 3-a de julio kaj 21-a de decembro | ||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Fermi
La du ĉefaj fontoj pri Tomaso estas la biblio, precipe la evangelio de Johano, kaj la Agoj de Tomaso, libro antikva kaj ne tute malvera, kiun rekonis manikeismo, sed ne katolikismo.