From Wikipedia, the free encyclopedia
Tomášov, hungare Fél, germane Feilendorf estas vilaĝo en Slovakio, en Regiono Bratislavo, en Distrikto Senec. La historia slovaka nomo estis Fél. Ankoraŭ 2 komunumoj apartenas al la municipo.
Tomášov situas sur ebenaĵo, laŭ flankovojoj, laŭ dekstra bordo de Danubo-branĉo. Bratislavo troviĝas 18 km-ojn.
La vilaĝo estis unue menciita en la jaro 1240, tiam apartenanta al fortikaĵo de Pozsony. En 1910 loĝis en Fél 1137 homoj, (plejparte hungaroj). Ĝis Traktato de Trianon la vilaĝo apartenis al Hungara reĝlando, al Pozsony (reĝa departemento), al distrikto de Somorja, poste al Ĉeĥoslovakio, ekde 1993 al Slovakio. Inter 1938-1945 la vilaĝo rehungariĝis. La unua Arbitracio de Vieno deklaris, ke tiuj komunumoj, kie la hungaroj vivas en majoritato, apartenu al Hungario. Post la 2-a mondmilito la hungaroj iĝis senrajtaj laŭ Dekretoj de Beneš. En 2001 loĝis en Tomášov 2052 homoj, (1137 hungaroj, 849 slovakoj, 15 ĉeĥoj kaj aliaj).
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.