From Wikipedia, the free encyclopedia
Tolocirio [toloZIrjo] estas municipo en la okcidento de la provinco Segovio, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al la komarko Campiña Segoviana. La loknomo Tolocirio estas etimologie komprenebla kiel aludo al iama loĝantestro nome Tello Dulcidio.
Tolocirio | |||
---|---|---|---|
municipo en Hispanio vd | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 40467 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 42 (2023) [+] | ||
Loĝdenso | 5 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 41° 8′ N, 4° 39′ U (mapo)41.133888888889-4.65 [+] | ||
Alto | 808 m [+] | ||
Areo | 9 km² ( 900 ha) [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Tolocirio [+] | |||
Ĝia municipa teritorio okupas totalan areon de 9,44 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 45 loĝantojn. Ĝi perdis loĝantojn dum la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj, kiel ja okazis en multaj loĝlokoj de la regiono, fakte 150 el la 1910-aj jaroj.
Ĝi distas 57 km de Segovio, provinca ĉefurbo kaj limas kun la provincoj Avilo kaj Valadolido kaj precize kun municipoj Montejo de Arévalo, Santiuste de San Juan Bautista kaj San Cristóbal de la Vega.
La areo apartenis unue al la Regno Kastilio. En Mezepoko okazis reloĝado. La loknomo devenas de mezepoka reloĝanto nobela, nome Tello Dulcidio, kiu estis vasalo de alia reloĝanto ankaŭ loknomiga: nome Martín Muñoz. Don Tello ricevis tiun lokon, kies nomo poste edaptiĝis al la aktuala nomo. Plej antikva mencio de Tolocirio estas de la episkopo de Avilo nome Gil Torres en 1250, kie aperas la nomo de Tellocirio. La preĝejo fortikeca (11-a jarcento), dediĉita al Sankta Petro Apostolo estas simila al tiuj de aliaj proksimaj loĝlokoj kiel Orbita kaj Almenara de Adaja.
Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj, terpomoj, maizo kaj betoj) kaj brutobredado (ŝafoj) kaj rilata komercado. Lastatempe funkciado de servoj plej ekgravis, kune kun piedirado tra naturaj lokoj. De la historia pasinteco restis diversaj vizitindaj vidindaĵoj kiel la preĝejo de Sankta Petro, romanik-mudeĥara
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.