![cover image](https://wikiwandv2-19431.kxcdn.com/_next/image?url=https://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/f/f3/View_of_Tokugawa_Art_Museum_%25281%2529%252C_Tokugawa-cho_Higashi_Ward_Nagoya_2021.jpg/640px-View_of_Tokugawa_Art_Museum_%25281%2529%252C_Tokugawa-cho_Higashi_Ward_Nagoya_2021.jpg&w=640&q=50)
Tokugawa Arta Muzeo
From Wikipedia, the free encyclopedia
La Tokugawa Arta Muzeo (japane 徳川美術館, Tokugawa Bijucukan) estas privata arta muzeo, en iama komplekso Ōzone Shimoyashiki en Nagojo, centra Japanio. Ĝia kolekto enhavas pli ol 12 000 ekspoziciaĵoj, kiel glavoj, kirasoj, vestoj kaj maskoj de teatro Noo, laka meblaro, ĉina kaj japana ceramiko, kaligrafio kaj pentraĵoj el la ĉinaj Dinastio Song kaj Dinastio Yuan (960-1368).
Tokugawa Arta Muzeo | |||
---|---|---|---|
![]() | |||
arta muzeo ![]() | |||
Lando | Japanio vd | ||
Situo | Tokugawachō | ||
Adreso | 愛知県名古屋市東区徳川町1017 | ||
Poŝtkodo | 461-0023 | ||
Posedanto | Tokugawa Reimeikai vd | ||
Konstrustilo(j) | Imperial Crown Style vd | ||
Estiĝo | 1935 | ||
Malfermo | 10-a de novembro 1935 | ||
Koordinatoj | 35° 11′ 1″ N, 136° 55′ 59″ O (mapo)35.183692136.933189 | ||
| |||
Retpaĝo | https://www.tokugawa-art-museum.jp/ | ||
Malkiel multaj privataj muzeoj en Japanio, kiu estas bazitaj sur kolektoj arigitaj en moderna epoko pere de korporacioj aŭ entreprenistoj, la Tokugawa Arta Muzeo estas hejmo de hereda kolekto de la Oŭaria branĉo de la Tokugaŭa klano, kiu regis en la Oŭaria Domanaro en tio kio estas nun la Gubernio Ajĉi. La muzeo estas funkciata de la Tokugawa Reimeikai Fondaĵo, kiu estis fondita en 1931 fare de Yoshichika Tokugawa (1886–1976), 19a estro de la Oŭaria klano, por konservi la valoregan kolekton de artaĵoj, mebloj kaj heredaĵoj.