From Wikipedia, the free encyclopedia
La todoj estas familio, Todidae kaj de tie Todedoj, de birdoj el Karibio en la ordo de Koracioformaj, kiu inkludas ankaŭ alcionojn, abelmanĝulojn kaj koraciojn. Tiu familio havas ununuran genron, nome Todus. Estas malgrandaj preskaŭpaserinaj specioj de arbaroj de la Grandaj Antiloj: Puerto Rico, Jamajko, kaj Kubo (kaj apudaj insuloj) kiuj havas po unu specion, dum Hispaniolo havas du.[1][2]
Todoj | ||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Puertorika todo (Todus mexicanus) | ||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||
| ||||||||||||
Globala arealo (verde) | ||||||||||||
Specioj | ||||||||||||
5: vidu tekston | ||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||
La genron Todus enkondukis franca zoologo Mathurin Jacques Brisson en 1760. La unua priskribita specio estis Jamajka todo (Todus todus), kaj ĝuste ĝi iĝis la tipa specio.[3][4]
La vorto Todus en la latina estas ĝenerala vorto por malgranda birdo; ĝin mencias Romia dramisto Plautus kaj gramatikisto Sextus Pompeius Festus.[5] Tiun ĉi nomon ekuzis por Jamajka todo irlanda kuracisto kaj naturalisto Patrick Browne en lia libro The Civil and Natural History of Jamaica publikigita en 1756, t.e. antaŭ la formala priskribo de la genro.[6]
Nuntempe oni agnoskas 5 speciojn de todoj:[7]
Bildo | Scienca nomo | Kutima nomo | Distribuo |
---|---|---|---|
Todus multicolor | Kuba todo | Kubo | |
Todus subulatus | Vastbeka todo | Hispaniolo | |
Todus angustirostris | Malvastbeka todo | Hispaniolo | |
Todus todus | Jamajka todo | Jamajko | |
Todus mexicanus | Puertorika todo | Puertoriko |
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.