From Wikipedia, the free encyclopedia
Tocantins [tokantins'], aŭ Rivero Tokantinso en Esperanto, estas rivero en Brazilo, la plej granda rivero tute sur brazila teritorio. Ĝi fontas ĉirkaŭ 100 km okcidente de Braziljo kaj fluas en riveron Pará kaj do fine en Atlantikon.
Tocantins | |
---|---|
Riveroj Tocantins kaj Araguaia | |
rivero | |
Bazaj informoj | |
Situo | Brazilo |
Longeco | 2 450 km |
Akvokolekta areo | 749 200 km² |
Averaĝa trafluo | 11 000 m³/s |
Fluo | |
Fonto | Goiás |
- Alteco super marnivelo | 1 070 m |
Enfluejo | Pará |
- Alteco | 0 m |
Altecodiferenco | 1 070 m |
Geografio | |
Trairataj urboj | Tucuruí |
Alfluantoj | |
- Maldekstraj | Araguaia |
Tocantins trafluas la brazilajn subŝtatojn Gojaso, Tocantins, Maranjo kaj Parao. Plej grava flankrivero estas Araguaia, kiu estas pli longa kaj ampleksa, do fakte estas la precipa rivero.
Je sia fina parto rivero Tocantins konsistigas la sudan bordon de insulo Marajó.
La flukvanto de Tocantins forte dependas de la sezono. Inter februaro kaj aprilo ĝi estas ĉirkaŭ 20.000 m³/s, sed inter aŭgusto kaj oktobro ĝi estas malpli ol 3.000 m³/s. Sekve varias ankaŭ ĝia navigebleco: Je alta akvo ĝi estas navigebla ekde Peixe en Gojaso, sed je malalta nur de Miracema do Norte en Tokantinso.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.