From Wikipedia, the free encyclopedia
Telmatobius culeus, ofte konata kiel Titikaka rano aŭ Titikaka akvorano, estas tre granda draste endanĝerita specio de rano en la familio de Telmatobiedoj.[1] Ĝi estas tute akvoloĝantaj kaj troviĝas nur en la Lago Titikaka kaj riveroj kiuj fluas en tiun lagon en Sudameriko. Kvankam la pulmoj estas tre malpliigitaj, tiu rano havas grandajn kvantojn de haŭto, uzata por helpi la spiron de tiu rano en la alta altitudo en kiu ĝi loĝas.[2]
Kelkaj specioj de ranoj havas adaptaĵojn kiuj permesas ilin survivi en oksigenmanka akvo. La rano de la Lago Titikaka (Telmatobius culeus) estas unu tia specio kaj havas faldecan haŭton kiu pliigas sian surfacan areon por faciligi la gasan interŝanĝon. Ĝi normale ne faras uzadon de siaj rudimentaj pulmoj sed ĝi foje plialtigas kaj malaltigas sian korporitmon en la lagofundo por pliigi la fluadon de akvo ĉirkaŭ ĝi.[3]
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.