From Wikipedia, the free encyclopedia
Tinktura planto estas planto, kiu havas substancojn, kiujn oni povas uzi por farbi.
La diversaj farbplantoj enhavas farbojn, sed nur malmultaj vere taŭgas por esti uzataj. Kvankam ĉiuj plantoj havas farbilojn, sed nur malmultaj vere taŭgas por kolorigi. La postuloj al ekonomio, kvalito (ekzemple kolorkonserveco, nepaliĝonteco), biologa akirebleco kaj farboteknika konduto.
Dum longa tempo oni konis nur naturajn farbosubstancojn. Pro la evoluo de la sintezaj farboj ekde la 19a jarcento la farbplantoj perdis sian signifon. Hodiaŭ la bildo ŝanĝiĝas. La signifo de la naturaj farboj pli kaj pli grandiĝas. Entute oni konas ĉ. 150 plantspeciojn, kies farboj estas uzataj.
Farbaj plantoj donas farbojn por nutraĵoj kosmetikaĵoj, papero ktp.
Koloraĵoj havas esencan signifon en la planto ĉe la fotosintezo, ankaŭ ili gravas kiel signalkoloro en floroj kaj fruktoj.
Jen ekzemploj por la diversaj kombinaĵoj:
Oni scias, ke naturajn kolorigaĵojn la homoj konis ekde la frua paleolitiko (15.000 ĝis 9.000 antaŭ kristo). Dum longa tempo la homoj nur konis plantajn kolorigaĵojn. Ekde la mezepoko oni komencis kultivi en Eŭropo tinkturajn plantojn. La plej gravaj estis tinktura izatulo por ricevi bluan koloron, tinktura rubio por la ruĝa koloro kaj Reseda luteola por la flava koloro kaj Alta alteo kaj Peonio. Ekde la 19a jarcento estis inventitaj sintezaj kolorigaĵoj surbaze de karbo kaj nafto kiuj flankenŝovis la naturajn substancojn.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.