From Wikipedia, the free encyclopedia
La tigrostria rano (Rana tigrina, poste Hoplobatrachus tigerinus) el la ordo de anuroj kaj familio de ranedoj troveblas en Hubej, Hunan, Ĝjangŝji, Anhuj, Ĝjangsu, Ĝeĝjang, Fuĝjan, Gŭangdong, Gŭangŝji, Junnan, Gujĝoŭ, Tajvano de Ĉinio kaj ankaŭ vidiĝas en diversaj landoj de la Hindoĉina Duoninsulo kaj Indonezio.
Ĝiaj dorso kaj korpoflankoj estas flavverdaj kun iom da bruna koloro kaj neregulaj malhelaj strioj. Sur la dorso troviĝas multaj haŭtaj eĝetoj maksimume 10-14 en diversaj longoj, kiuj ne regule viciĝas. Ĝia haŭto estas maldelikata kun veruketoj inter la eĝetoj. Ĝia abdomeno estas blanka. La virbesto estas longa je 7 cm. kaj la bestino je pli ol 10 cm.
La tigrostria rano vivas en sovaĝejoj ĉe monteta piedo, aŭ en lageto] kaj akvokampoj. Ĝi nutras sin per diversaj insektoj, lumbrikoj, kaj ankaŭ ranetoj kaj ranidoj. Ĝi serĉas manĝaĵon nokte kaj tage sin kaŝas en terkavo profunda ĉ. 30 cm. apud rizejo.
La virbesto havas paron da eksteraj voĉsakoj, laŭta kvako sonas kiel bojado de hundo. La tigrostria rano de Fuĝjan demetas frajojn maje kutime en rizejo aŭ lageto. La diametro de la frajo estas ĉ. 1,8 mm. La plejparto de la elfrajiĝintaj idoj vivas surfunde de rizejo kaj lageto.
La tigrostria rano estas unu el la manĝeblaj ranoj ŝatataj de la ĉina popolo. Ĝia viando delikata povas kompari sin kun tiu de la koko, tial oni nomas ĝin rizeja koko.
Ĝi kaptas insektojn kiel sian nutraĵon. Ĉiutage ĝi manĝas multajn fiinsektojn, kiaj falenoj, tortrikoj, lokustoj ktp. Laŭ statistiko unu rano meznombre formanĝas pli ol 70 fiinsektojn ĉiutage.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.