Tigraja lingvo
From Wikipedia, the free encyclopedia
La tigraja lingvo (propralingve ትግርኛ [tigriññā], literumata ankaŭ Tigrinya, Tigrigna, Tigrina, Tigriña, malpli ofte (anglalingve) Tigrinian, Tigrinyan), estas ŝemida lingvo parolata en Eritreo kaj Etiopio. Ĝi estas skribata per la etiopa skribo, silaba skribo, skribata de maldekstre al dekstre.
Rapidaj faktoj lingvo • moderna lingvo, Etiopa ŝemida lingvaro • Ŝemida lingvaro ...
Tigraja lingvo | |
lingvo • moderna lingvo | |
---|---|
Etiopa ŝemida lingvaro • Ŝemida lingvaro | |
Parolantoj | 5 800 000 |
Skribo | etiopa skribo |
Lingvaj kodoj | |
Lingvaj kodoj | |
ISO 639-1 | ti |
ISO 639-3 | tir |
Glottolog | tigr1271 |
Angla nomo | Tigrinya |
Franca nomo | tigrigna |
Fermi
Ĝi estas parolata
- de la popolo Tigraja en centra Eritreo, en kiu lando ĝi estas unu el la du ĉefaj lingvoj,
- kaj en la Tigrea Regiono de Etiopio, kie la parolantoj nomiĝas "Tigre" kaj la lingvo estas oficiale rekonata,
- kaj inter elmigrintoj el tiuj regionoj
- inkluzive iujn el la Beta Israel nun loĝantajn en Israelo.
Oni distingu inter la tigraja lingvo kaj la parenca tigrea lingvo, parolata en la malaltaj regionoj en Eritreo norde kaj okcidente de la regiono kie paroliĝas la tigraja.
- Kategorio Tigraja lingvo en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)
|
Ĉi tiu artikolo ankoraŭ estas ĝermo pri lingvoj. Helpu al Vikipedio plilongigi ĝin. Se jam ekzistas alilingva samtema artikolo pli disvolvita, traduku kaj aldonu el ĝi (menciante la fonton). |