From Wikipedia, the free encyclopedia
Tiedra [TJEdra] estas municipo en la okcidento de la provinco Valadolido, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al komarko Montes Torozos en la centrokcidento de la provinco.
Tiedra | |||
---|---|---|---|
municipo en Hispanio vd | |||
Blazono | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 47870 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 283 (2023) [+] | ||
Loĝdenso | 6 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 41° 39′ N, 5° 16′ U (mapo)41.651666666667-5.2669444444444 [+] | ||
Alto | 822 m [+] | ||
Areo | 47 km² (4 700 ha) [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Tiedra [+] | |||
Ĝia municipa teritorio estas formata de la loĝlokoj Tiedra kaj Pobladura de Sotiedra, okupas totalan areon de 47,16 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 285 loĝantojn. Ĝi perdis 2 500 loĝantojn el la mezo de la 19-a jarcento pro migrado al urbaj areoj. Ĝi distas 53 km de Valadolido, provinca ĉefurbo.
Ĝi limas kun Castromembibre, Villavellid, Villardefrades, San Cebrián de Mazote, Vezdemarbán (Zamora), Pinilla de Toro (Zamora), Mota del Marqués, Benafarces kaj Villalbarba.
Estis setlejo de vakceoj kaj de romianoj. En Mezepoko okazis reloĝado. La areo apartenis al la Regno Leono kaj poste al la Regno Kastilio.
Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj: tritiko, sekalo) kaj brutobredado kaj rilata komercado. Lastatempe kultura kaj rura turismo ekgravis (popola arkitekturo, historia heredo, piedirado).
De la historia pasinteco restis vizitindaj vidindaĵoj el kiuj menciindas la kastelo de Tiedra, la Ermitejo, la preĝejoj de Sankta Petro, de Sankta Mikaelo, de la Savinto de Tiedra, la Placo, la Grenstokejo kaj la Buĉejo de Tiedra. La preĝejo, fonto kaj poplejo de Pobladura de Sotiedra.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.