From Wikipedia, the free encyclopedia
Thurn und Taxis estas la nomo de origine lombardia aristokrata familio, altiĝinta al la rango de alta nobelaro, kiu fondis la eŭropan sistemon de poŝto kaj vivtenis ĝin kelkajn jarcentojn ĝis la komenco de la 19-a jarcento.
La familio de Tasso (meloj) estas spurebla en Lombardio ekde la 12-a jarcento kaj ekde la 14-a jarcento establis kurierservon por la Respubliko de Venecio, ekde la 15-a jarcento ankaŭ por la Papoj. La fratoj Janetto kaj Francesco dei Tasso fondis en 1490 nome de la germana Reĝo de la romanoj kaj pli posta imperiestro Maksimiliano la 1-a la tuteŭropan poŝtan reton. La posteuloj funkciigis la "imperian regnan poŝton" kiel hereda familia entrepreno, unue kun ĉefsidejo en Bruselo, de 1701 en Frankfurt ĉe Majno kaj de 1748 en Regensburg.
Post la dissolvo de la Sankta Romia Imperio en 1806, kelkaj el la posteulaj ŝtatoj transprenis la instalaĵojn de la imperia regna poŝto de la familio kontraŭ kompensopago, aliaj el la posteulaj ŝtatoj komisiis al la familio pluteni la komercon je la nomo de Thurn und Taxis-poŝto, kiu estis prizorgita de Frankfurto denove. La dinastio Thurn und Taxis perdis sian monopolon sed estis grandamplekse perdokompensita. En Bavario ekzemple la anoj ricevis la iaman monaĥejon Sankta Emmeram, kiu iĝis la nova sidejo. Post la venko en la Aŭstria-Prusia Milito en 1867, Prusio devigis la cedon de la firmao al la prusa ŝtato kontraŭ kompensopago de 3 milionoj da taleroj.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.