usona verkisto From Wikipedia, the free encyclopedia
Thomas Clayton WOLFE (3-a de oktobro 1900 - 15-a de septembro 1938) estis verkisto usonana. Kvankam li mortis en juna aĝo, Wolf sukcesis verki kvar longajn romanojn, novelojn kaj multajn mallongajn rakontojn. Lia verkado estas karakterizita per miksaĵo de membiografia verkado kun tre originala, poezia, entuziasma kaj impresa prozo. Liaj libroj, verkitaj dum la Granda Depresio, priskribis la diversecon kaj buntecon de usona kulturo. Lia verkado estis influita de tiu de lia amiko Sherwood Anderson.
Thomas Wolfe | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Thomas Wolfe | |||||
Naskiĝo | 3-an de oktobro 1900 en Asheville | ||||
Morto | 15-an de septembro 1938 (37-jaraĝa) en Baltimore, Usono | ||||
Mortis pro | Naturaj kialoj vd | ||||
Mortis per | Tuberkulozo vd | ||||
Tombo | Riverside Cemetery (en) vd | ||||
Lingvoj | angla vd | ||||
Ŝtataneco | Usono vd | ||||
Alma mater | Universitato Harvard Universitato de Norda Karolino ĉe Chapel Hill vd | ||||
Subskribo | |||||
Familio | |||||
Gefratoj | Fred Wolfe (en) vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | verkisto eseisto dramaturgo prozisto poeto romanisto dramaturgo vd | ||||
Verkado | |||||
Verkoj | Look Homeward, Angel vd | ||||
| |||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Wolf, loĝanto de Asheville, Norda Karolino, estas la plej juna el ok infanoj de William Oliver Wolf (1851-1922) kaj Julia Elizabeth Westal (1860-1945). Lia patro estis masonisto kaj administris tomboŝtonan komercon. La patrino de Wolfe aktive aĉetis nemoveblaĵojn. En 1904 ŝi malfermis pensionon en Sankta Luiso, Misurio, por la Monda Foiro. Dum la familio estis en Sankta Luiso, lia 12-jara frato mortis pro tifo. En 1906 Julia Wolfe aĉetis pensionon nomatan "Old Kentucky House" (maljuna kentukia domo) ĉe strato proksima al la familia hejmo en Asheville. Ŝi transloĝiĝis kun sia plej juna filo dum la cetero de la familio loĝis en la loĝejo ĉe la sekva strato.
Wolf komencis studi ĉe la Universitato de Norda Karolino ĉe Chapel Hill kiam li estis 15-jara. Li estis membro de la dialektika socio de la universitato kaj la Pi Kapa Pi Frataro. Por fariĝi dramisto, en 1919 li enskribiĝis en dramverkista kurso. Lia sola teatraĵo, "The Return of Buck Gavin" (La reveno de Buck Gavin) estis enscenigita de grupo formita de siaj samklasanoj, kun Wolfe ludanta la ĉefan rolon. Alia el liaj teatraĵoj, "La tria nokto", estis prezentita en decembro 1919.
Wolf finis siajn studojn ĉe la Universitato de Norda Karolino kun bakalaŭro en artoj en junio 1920, kaj en septembro komencis studi en Universitato Harvard, gajnante magistron en dramaturgologio en 1922.
Nekapabla vendi siajn teatraĵojn, li alvenis al la konkludo, ke lia skribmaniero pli taŭgas por la skribita vorto ol por la scenejo. Li ricevis portempan instruistan postenon en Universitato de Novjorko, sed jaron poste foriris al Eŭropo por plu verki. Dum sia vojaĝo reen en 1925 li renkontis Aline Bernstein, edziĝintan virinon dudek jarojn pli aĝan, kun kiu li komencis tumultan amaferon. Li dediĉis sian unuan romanon al ŝi, "Look Homeward, Angel" (Rigardu Hejmen, Anĝelo) (1929). Baldaŭ post kiam la libro estis publikigita, li denove fuĝis al Eŭropo, finante la amrilaton.
En 1937, dum vojaĝo al Okcidento, Wolf eksuferis pneŭmoniton. Komplikaĵoj disvolviĝis kaj fine montriĝis, ke li havas tuberkulozon. Li estis kuracita en Johns Hopkins Hospital, sed vivsava operacio montris, ke la malsano disvastiĝis al la tuta dekstra flanko de lia cerbo. Li mortis tri tagojn poste sen rekonsciiĝi.
Nur ĉirkaŭ duono de la libroj, kiujn li verkis, estis eldonitaj dum lia vivo, du pliaj libroj estis manuskriptoj, kiujn la eldonisto tenis por preparo al publikigo. Aldone al postlasado de granda nombro da ĉapitroj kaj libroj nefinitaj, kiuj estis redaktoritaj kaj publikigitaj post lia morto.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.