germana ĵurnalisto kaj esperantisto From Wikipedia, the free encyclopedia
Thomas BORMANN (naskiĝis la 29-an de novembro 1958 en Kijlo) estas germana esperantisto kaj ĵurnalisto.
Thomas Bormann | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | la 29-an de novembro 1958 en Kiel, Germanio |
Lingvoj | Esperanto |
Nacieco | germana |
Ŝtataneco | Germanio |
Familio | |
Patro | Werner Bormann |
Patrino | Elsbeth Bormann |
Frat(in)o | Judith Jackson |
Okupo | |
Okupo | esperantisto (1973–) |
Esperanto | |
Denaska esperantisto | Jes |
Thomas estas filo de la esperantaj geedzoj Elsbeth kaj Werner Bormann. Li lernis Esperanton en 1973 kaj dum multaj jaroj aktivis en Germana Esperanto-Junularo (GEJ) kaj Tutmonda Esperantista Junulara Organizo (TEJO). Li fondis GEJ-gazeton en 1979 kaj estis ĝis 1984 ĝia ĉefredaktisto. De 1984 ĝis 1988 li estis prezidanto de GEJ. Li kunfondis la teatran teamon Kia koincido.
Dum sia junaĝo Thomas Bormann loĝis en Hamburgo. Nun li laboras por la radiostacio SWR (Sud-Okcidenta Radio), ofte ankaŭ produktas kontribuojn por aliaj radiaj kaj televidaj kanaloj de la federacia unuiĝo ARD de la publikaj sendostacioj de la germaniaj regionoj kaj vivas en Stuttgart. Li estas edziĝinta kaj havas du infanojn.
Thomas Bormann kontribuis al "En la mondon venis nova lingvo, festlibro por Ulrich Lins".
En la UK 2023, li estis reĝisoro de la kongresa temo.
La fratino de Thomas Bormann estas Judith Jackson.
Antaŭe: | prezidanto de Germana Esperanto-Junularo | Poste: | |
---|---|---|---|
Ursula Felhölter | decembro 1984 - decembro 1988 | Martin Haase |
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.