Theodore Kaczynski
Usona teroristo kaj matematikisto (1942–2023) / From Wikipedia, the free encyclopedia
Theodore KACZYNSKI [kazin'ski/kaĉinski] (naskiĝis la 22-an de majo 1942 - mortis la 10-an de junio 2023) estis usona teroristo, kiu provis kontraŭbatali tion, kion li perceptis kiel la malbonecon de la progreso teknologia, per komenci kampanjon (kiu daŭris por preskaŭ 18 jaroj) de sendi poŝtajn bombojn al diversaj personoj, ligitaj al la modernaj teknikoj, mortigante tri kaj vundante 29. Li estis la celo de la plej kosta homĉaso de FBI. Li estis arestita en aprilo 1996, juĝita kaj kondamnita en majo 1998 je dumviva mallibereco.
Theodore Kaczynski | |
---|---|
Kaczynski arestata | |
Persona informo | |
Naskonomo | Theodore John Kaczynski |
Naskiĝo | 22-a de majo 1942 en Ĉikago, Ilinojo, Usono |
Morto | 10-an de junio 2023 (2023-06-10) en Federal Medical Center, Butner |
Lingvoj | angla |
Loĝloko | Evergreen Park • Lombard • Lincoln • Unabomber's cabin • Ĉikago |
Ŝtataneco | Usono |
Alma mater | Universitato Harvard • Universitato de Miĉigano • Evergreen Park Community High School District 231 • Eliot House |
Subskribo | |
Familio | |
Patro | Theodore Richard Kaczynski |
Patrino | Wanda Dombek |
Frat(in)o | David Kaczynski |
Okupo | |
Okupo | matematikisto domestic terrorist (en) teroristo mediprotektulo verkisto filozofo anarkiisto |
Verkoj | Industria Socio kaj ĝia Futuro Another Proof of Wedderburn's Theorem Anti-Tech Revolution: Why and How |
Per minaco li sukcesis, ke usonaj gazetoj publikigu tekston, en kiu li prezentas siajn ideojn kaj celojn sub la titolo "Industria Socio kaj ĝia Futuro", la tendencon de tiu ĉi pli kaj pli forigi ĉiujn individuajn liberojn kaj pli kaj pli totalisme estri la individuajn vivojn li taksis nepra, kaj tial li konkludis, ke oni entute detruu la modernan teknikan civilizacion. Kiel multaj radikalaj revoluciuloj li konsentis, ke "ekstermi la industrian socion" povus havi, eŭfemisme dirite, ankaŭ "negativajn konsekvencojn", sed ke "nu! vi ne povas manĝi la kukon kaj samtempe havi ĝin plu".
Laŭ li Industria revolucio kondukis al teknologia sistemo dependanta pri socia ekonomia kaj politika ordo, kiu neniigas personan liberecon, kaj detruas naturon. "Tiu sistemo ne ekzistas por kontentigi la bezonojn homajn, kaj ne kapablas al tio. La homaj deziroj kaj konduto fakte modifendas por taŭgi je la bezonoj de la sistemo."
En tiu teksto li ankaŭ mallaŭdas la usonan "maldekstro"n - ne sama afero kiel la "maldekstro" en Eŭropo, en Usono oni tiel nomas ĝenerale tiujn, kiuj luktas por rajtoj de minoritatoj kaj admonas pri la "politika konveneco" (political correctness) - sed ĝenerale ne estas socialismanoj - kiujn li difinas kiel supersociigitajn, komformismajn homojn, kun komplekso de malsupereco kaj flankendirektita agresemo al tiuj, kiuj ne pensas kiel ili.
Kelkaj rigardis lin kiel frenezulon (kaj li mem dumtempe provis tion cele eskapi je mortpuno), sed aliaj diris, ke publiko deziris vidi Kaczynski kiel frenezulon, ĉar liaj ideoj estas tro ekstremaj por ke oni rigardu ilin sen malkomforto.
Tiu teksto estis poste eldonita (volonte, ne pro minacpremo) libroforme en pluraj landoj, tiel en Francio en 1996 kun antaŭparolo de Annie Lebrun.
Antaŭ sia malkovriĝo li estis nomata, kaj foje plu estas aludita tiel nun, "Unabomber" (ankaŭ, sed malpli komune, "Unibomber", "Unabomer", por UNiversity and Airline BOMber).
Li diris, ke la libro, kiu rivelis al li liajn ideojn antaŭe instinktajn, estis la verko de Jacques Ellul "la teknologia socio".