The Immigrant (filmo de 1917)
From Wikipedia, the free encyclopedia
The Immigrant (ankaŭ nomita Broke) estas muta filmo usona nome komedia kaj mallonga filmo el la jaro 1917, kie ĉefrolas la vagabondo nome kutima rolulo ludita de Charlie Chaplin kiel enmigrinto venanta al Usono kiu estas kulpigita kiel ŝtelisto dum la vojaĝo trans Atlantiko, kaj amikiĝas kun juna virino dum la vojaĝo. En ĝi ankaŭ ĉefrolas Edna Purviance kaj Eric Campbell.
The Immigrant | |
---|---|
mallonga filmo | |
Originala titolo | The Immigrant |
Originala lingvo | sen valoro |
Kina aperdato | 1917 |
Ĝenro | muta filmo, romantika komedio, social comedy film |
Kameraado | Roland Totheroh, William C. Foster |
Reĝisoro(j) | Charlie Chaplin |
Produktisto(j) | Charlie Chaplin |
Scenaro | Charlie Chaplin • Vincent P. Bryan |
Muziko de | Charlie Chaplin |
Rolantoj | Edna Purviance • Eric Campbell • Charlie Chaplin • Albert Austin • Henry Bergman • Tiny Sandford • John Rand • Tom Wilson • Loyal Underwood • William Gillespie • James T. Kelley |
IMDb | |
La filmo estis skribita kaj reĝisorita de Chaplin.
Laŭ la dokumentserio de Kevin Brownlow kaj David Gill Nekonata Chaplin, la unuaj verkitaj kaj filmitaj scenoj okazas en la dua duono de la filmo, en kiu la malriĉega vagabondo trovas moneron kaj iras manĝi en restoracion, ne realigante ke la monero falis el lia poŝo. Ĝis poste Chaplin decidis la kialon, kial la vagabondo estis malriĉega, estis ke li ĵus alvenis per boato el Eŭropo, kaj uzis tiun motivon kiel bazon por la unua duono. Purviance onidire devis manĝi tiom multajn porciojn da fazeoloj dum la multaj filmoklopodoj al kompleta restoracia sekvenco (en rolulo kiel alia enmigrinto kiu enamiĝas al Charlie) ke ŝi iĝis fizike malsana.
La sceno en kiu la karaktero de Chaplin piedbatas enmigradoficiron poste estis citita kiel signoj de sia kontraŭusonismo kiam li estis devigita forlasi Usonon en 1952. En 1998, The Immigrant estis selektita por konservado en usona Nacia Filmregistro de la Kongresa Biblioteko kiel "kulture, historie, aŭ estetike signifa".