From Wikipedia, the free encyclopedia
En matematiko, termo estas produto de kelkaj faktoroj, inter kiuj ĉiu estas aŭ nombro, aŭ natura potenco de variablo. Ekzemple termoj estas 6b2c kaj 5x47c. La termo nomiĝas norma, se ĝia unua faktoro estas nombro, kaj la ceteraj faktoroj estas potencoj de diversaj variabloj. La nombra faktoro de la norma termo estas koeficiento kaj la sumo de la eksponentoj - grado aŭ ordo de la termo (por la unua ekzemplo ĝi egalas al 4, por la dua - 5).
Polinomo aŭ plurtermo estas la sumo de kelkaj termoj. Ekz. 7xy3+0,1ab estas polinomo. Polinomo, kiu enhavas nur unu variablon, nomiĝas unuvariabla polinomo. La ĝenerala aspekto de unuvariabla polinomo de n-a ordo estas:
kie koeficientoj A0, A1, ...An-1, An estas reelaj aŭ kompleksaj nombroj, A0xn - ĉeftermo de polinomo, An - libera termo.
La radiko de unuvariabla polinomo estas tiu valoro de la variablo, por kiu konforma signifo de la polinomo egalas al 0. Tiamaniere x0 estas radiko de la polinomo Pn(x), se Pn(x0)=0.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.