Terkonusa burgo
From Wikipedia, the free encyclopedia
Terkonusa burgo (en la fanca motte castrale kaj en la germana Motte) estas malnovtipa burgo, konstruita grandparte el ligno. Ĝia ĉefa karakterizaĵo estas artefarita monteto el tero sur kiu staras tureca konstruaĵo. Ĝi estis la antaŭaĵo de la veraj burgoj.