Teritoria organizado de Kubo
From Wikipedia, the free encyclopedia
La teritorio de Kubo subdividiĝas en 15 provincoj kaj la Speciala Municipo Isla de la Juventud kiu ne apartenas al ajna provinco. La lasta modifo okazis en aŭgusto 2010, kiam la Nacia asembleo de Kubo aprobis la kreadon de du novaj provincoj: Artemisa kaj Mayabeque surbaze de la divido de Havano, kune kun aldonaĵo de tri orientaj municipoj de Pinar del Río. Ĉi nova divido viglas ekde la 1-a de januaro 2011.