Tenniken estas komunumo en la distrikto Sissach en Kantono Bazelo Kampara, Svislando. Ĝi havis 871 loĝantojn je la 31-a de decembro 2008.
Tenniken | |
---|---|
komunumo en Svislando | |
Kantono | Bazelo Kampara |
Distrikto | Sissach |
Koordinatoj | 47° 26′ 13″ N 7° 48′ 41″ O (mapo) |
Nombro de loĝantoj | 871 |
Areo | 4,67 km² |
Alteco | 430 m super marnivelo |
Poŝtkodo | 4456 |
Komunumkodo | 2863 |
Tenniken situas 4 kilometrojn sude de Sissach ĉe la bordo de la rivero Diegterbach, alfluanto de Ergolz.
La komunumo Tenniken limas en nordo al Zunzgen, en nordoriento en unu punkto al Thürnen kaj Diepflingen, en oriento al Wittinsburg, en sudo al Diegten kaj en okcidento al Hölstein.
Tenniken atingeblas per la publika trafiko ek de Sissach per la buslinio 107 de Böckten al Eptingen.
Kvankam Tenniken situas rekte apud la nacia aŭtoŝoseo A2, la vilaĝo ne disponas pri propra aliro al ĝi. La plej proksimaj alveturejoj al la aŭtoŝoseo situas en distanco de 3,5 km norde en Sissach kaj sude sude de Diegten.
La unua dokumenta mencio de Tenniken datiĝas el la jaro 1152 kiel Tennichon.
En mezepoko Tenniken apartenis al la senjorujo de Eschenz. Komence de la 15-a jarcento Bazelo kaj Soloturno kverelis pri la posedrajtoj, kiujn finfine en la jaro 1482 sukcesis akiri Bazelo. Post la Helveta Revolucio en la jaro 1798 Tenniken apartenis al la distrikto Waldenburg. Kiam sekve al la Bazela Kantondisiĝo en la jaro 1832 unu jaron poste estis fondita la nova Kantono Bazelo Kampara, la komunumo Tenniken estis atribuita al la distrikto Sissach.
Wikiwand in your browser!
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.