Tempofiniĝo
From Wikipedia, the free encyclopedia
Tempofiniĝo aŭ tempofino aŭ tempo de la fino aŭ ankaŭ fino de la tagoj, estas esprimo indikanta la finon de la mondo laŭ mitoj kaj precipe laŭ la Biblio. La kristana tieldirita apostola kredo recitas: «mi kredas je la vivo kiu venos» kaj la samo estas ripetita en la kredo nicea-konstantinopola. Ĉu tiaj esprimo, kaj aliaj similaj, implicas ke la mondo finiĝos, kaj kun la mondo ankaŭ la kreita tempo? Inter kristanoj estas libera debato. En la kredo estas promesita vivo nova ĉe Dio por la savitoj.