tekstaro surskribitaj sur muroj en piramidoj From Wikipedia, the free encyclopedia
La Piramidaj tekstoj estas kolekto de religiaj tekstoj el antikva Egipto el la epoko de la Malnova Imperio. Ili eble estas la plej malnovaj konataj religiaj tekstoj en la mondo.[1][2] Verkita en Malnova egipta, la Piramidaj tekstoj estis gravuritaj sur la muroj kaj sarkofagoj de la piramidoj de Sakkara dum la 5-a kaj 6-a dinastioj de la Malnova Imperio. La plej malnovaj el la tekstoj estis datitaj inter ĉ. 2400-2300 aK.[3] Malkiel ĉe la pli postaj Sarkofagaj Tekstoj kaj Libro de mortintoj, la Piramidaj tekstoj estis rezervitaj nur por faraonoj kaj ne estis ilustraciataj.[4] Sekve de la pli frua Palerma Ŝtono, la Piramidaj tekstoj markas la venontan plej malnovan konatan mencion de Oziriso, kiu iĝus la plej grava diaĵo asocia kun postmorto en la Religio de Antikva Egiptio.[5]
Piramidaj tekstoj | |||||
---|---|---|---|---|---|
literatura verko | |||||
Aŭtoroj | |||||
Aŭtoro | nekonata valoro | ||||
Lingvoj | |||||
Lingvo | Malnova egipta lingvo | ||||
Eldonado | |||||
Eldondato | 1894 | ||||
Ĝenro | antikva egipta funebra teksto • ensorĉo | ||||
| |||||
La "krioj" de la Piramidaj Tekstoj koncernas ĉefe al la protektado de la faraonaj restoj, reanimante lian korpon postmorte, kaj helpante lin ascendi al la ĉielo, kio estas la emfazo de postmorto dum la Malnova Imperio. Tiuj krioj priskribas la vojojn per kiuj la faraono povas veturi, kiaj la uzado de rampoj, ŝtuparoj, skaloj, kaj ĉefe flugante. Tiuj krioj povas esti uzataj ankaŭ por alvoki la diojn helpi, eĉ minace ilin se ili ne plenumas.[6]
La Piramidaj tekstoj estis unuafoje malkovritaj en 1881 de Gaston Maspero, kaj tradukoj estis farataj de Kurt Heinrich Sethe (en germana), Louis Sleepers (en franca), Raymond O. Faulkner, Samuel Alfred Browne Mercer kaj James P. Allen (en angla lingvo).
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.