urbo en Birmo From Wikipedia, the free encyclopedia
Taunĝi estas urbego, ĉefurbo de la subŝtato Ŝano en Birmo. Ĝi estas ankaŭ ĉefurbo de distrikto Taunĝi. La loknomo signifas "enorma monto" en la birma lingvo.
Taunĝi situas en altebenaĵo en meza parto de la lando.
Antaŭ la brita koloniigo Taunĝi estis malgranda vilaĝo kun kelkaj kabanoj. Dum la brita erao la urbo iĝis subŝtata ĉefurbo. La moderna evoluo komenciĝis en 1894, kiam la britoj translokigis siajn administrajn oficojn en la proksimon pro sanaj kaj geografiaj kialoj. En la fruaj 1900-aj jaroj Taunĝi funkciis kiel la ĉefa garnizono por armea polico kaj ĝi estis ankaŭ komerca centro.
Ekzistas neniu signifa industrio en Taunĝi.
Taunĝi situas en humida subtropika klimato kun influo de altebenaĵo. La pluva sezono daŭras de majo ĝis oktobro. La jara suma precipitaĵo estas 1552 mm, en ĉiuj monatoj pluvas aŭ neĝas. La averaĝa jara temperaturo estas 14 °C.
La ĉefaliro al Taunĝi estas la monta vojo. Fervoja linio estis konstruitaj en 1995, tamen mankas la pasaĝerservo. Regula fervoja pasaĝerservo estas proksime (19 km) en la okcidento. La plej proksima flughaveno estas en distanco 39 km.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.