Insulo Hans
insulo dividata inter Gronlando kaj Kanado / From Wikipedia, the free encyclopedia
La insulo Hans (dane Hans Ø, angle Hans Island, france Île Hans, inuite ᑕᕐᑐᐸᓗᒃ, gronlande Tartupaluk) estas senloĝa insuleto inter norda Gronlando kaj Kanada Insulo Ellesmere. La insulo Hans estas trikilometre larĝa kalkaĵo je 1,3 km². Ĝi situas proksimume 350 km norde de la plej norda homloĝejo en Gronlando, Qaanaaq. Plej proksimaj homejoj en Kanado estas Ausuittuq, 700 km pli sude, kaj la monde plejnorda hombazo, meteorologia kaj radia centro Alert, 200 km pli norde.
Insulo Hans | ||
---|---|---|
La insulo el orienta (gronlanda) vidpunkto | ||
insulo • pridisputata teritorio | ||
Akvejo | Kanalo Kennedy, Markolo de Nares | |
Geografia situo | 80° 49′ 35″ N, 66° 27′ 12″ U (mapo)80.826388888889-66.453333333333169 f1 | |
| ||
Longo | 1,4 kmf2 | |
Larĝo | 1,1 kmf3 | |
Areo | 1,3 km² f4 | |
Plej alta loko | 169 mf5 | |
Loĝantaro | (neloĝata) | |
Situo de la insulo ĉe la limo inter Gronlando kaj Kanado | ||
La nomo Angla kaj Dana de la insulo, Hans, devenas de Hans Hendrik Suersaq, Gronlanda gvidisto. La insulon tiele baptis Usona ekspedicio dum la 1870-aj jaroj.
Depost 1973 okazis inter Kanado kaj Danio diplomatia disputado pri la posedanteco de la insulo. La disputado formale finiĝis en junio 2022; 1,2km-longa landlimo inter Kanado kaj Danio nun duonigas la insulon.