La Nigrafrunta ŝterno, Blankostria ŝterno (Chlidonias albostriatus ) aŭ en loka lingvo Tarapiroe, estas eta ŝterno, tio estas birdo de la familio de Ŝternedoj ĝenerale troviĝanta ĉe internaj akvoj en Novzelando kaj pli precize en la Suda Insulo, do ĝi estas endemismo. Ili migras vintre al marbordo kaj norden kaj tio utilas por nombrado, kio estas supozata loĝantaro nur de ĉirkaŭ 5,000 birdoj.
Nigrafrunta ŝterno (supre) | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||||
Aspekto
Ĝi estas mezgranda ŝterno 29 cm longa kaj 80 g peza. Ĝi havas ĝeneralan helgrizan plumaron, krom nigraj nuko, krono kaj frunto (kaj de tie la unua nomo) kaj inter la du koloroj estas mallarĝa fajna blanka strio sub la tuta nigra krono (kaj de tie alia nomo, krom la scienca nomo). La beko estas brile flavoranĝa kaj same la gamboj. La pugo estas blanka kaj tre kontrasta kun la griza supra plumaro. La vosto estas ne tre forkoforma kaj la flugiloj ne tiom mallarĝaj kaj longaj kiel tiuj de aliaj ŝternoj, sed iom pli larĝa ĉefe ĉekomence.
Kutimaro
Temas pri socia birdo. Ili nestas en etaj kolonioj de ĝis 50 paroj en junkejoj ĉu marbordaj ĉu internaj, tre ofte ĉe kolonioj de Tarapungo, la nigrabekaj mevoj. La nesto estas nur amaseto de bastonetoj sur ŝtonetoj. Ili defendas agreseme la nestolokojn, sed ne povas eviti enmetitajn predantajn speciojn, kiel katoj aŭ hundoj. Male ili povas profiti proksimajn terkulturejojn ĉar ili povas pluki insektojn sekvante la plugilon. Tamen la plej granda parto de la dieto venas el riveroj, ĉu insektoj plukitaj dumfluge super la surfaco ĉu etaj fiŝoj kaptataj post plonĝado; vintre eĉ etaj krustuloj el marbordo.
Referenco
- BirdLife International (2004). Sterna albostriata. Internacia Ruĝa Listo de Endanĝeritaj Specioj, eldono de 2006. IUCN 2006. Elŝutita 27 March 2007. Tiu specio estas endanĝerita
Eksteraj ligiloj
- [www.nzbirds.com/birds/tarapiroe.html Anglalingva ejo pri Nigrafrunta ŝterno]
Wikiwand in your browser!
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.