![cover image](https://wikiwandv2-19431.kxcdn.com/_next/image?url=https://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/c/c8/Punapietaryrtti_2.jpg/640px-Punapietaryrtti_2.jpg&w=640&q=50)
Tanaceto
From Wikipedia, the free encyclopedia
Tanaceto estas plantogenro (Tanacetum) el asteracoj, kun ĉ. 160 florplantoj, kreskantaj en la norda hemisfero. Ili estas plej ofte plurjaraj - malofte unujaraj - moltigaj plantoj aŭ malofte duonarbustoj. Ili havas aromajn odorojn, la rizomo estas la travintruma organo de la planto. La folioj staras alterne, ili estas plej ofte kunmetitaj.
![Thumb image](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/c/c8/Punapietaryrtti_2.jpg/640px-Punapietaryrtti_2.jpg)
La infloresko estas kapitulo, la frukto akeno.
La tanaceto-specioj estas uzataj kiel nutroplantoj por la larvoj de kelkaj lepidoptero-specioj. Oni ekstraktas la insekticidon piretro el floroj de la genro. Tiel la „dalmata insektopulvo“ estas ekstraktita el la dalmata insektofloro (Tanacetum cinerariifolium).