From Wikipedia, the free encyclopedia
La Nacia Parko Talampaya [talamPAja] (hispane Parque Nacional Talampaya) estas natura rezervejo kaj monda heredaĵo de Unesko. Ĝi troviĝas en la centro-okcidento de la provinco La Rioja en Argentino. Ĝi estis kreita en 1975 kiel provinca parko kun la celo protekti gravajn arkeologiajn kaj paleontologiajn lokojn de la regiono, kaj ekde 1997 dependas de la Argentina Administracio de Naciaj Parkoj.
Talampaya | ||
---|---|---|
national park of Argentina [+] | ||
Lando | Argentino | |
Provinco | Rioĥo | |
Koordinatoj | 29° 47′ 45″ S, 67° 48′ 40″ U (mapo)-29.79575-67.811194 [+] | |
Akvokolektejo | 2 138 km² (213 800 ha) [+] | |
Areo | 2 138 km² (213 800 ha) [+] | |
Estiĝo | 1997 | |
Loko de Monda heredaĵo de UNESCO | ||
Nomo | Naturaj parkoj Talampaya kaj Ischigualasto | |
Tipo de heredaĵo | natura | |
Jaro | 2000 (24) | |
Numero | 966 | |
Regiono | Latinameriko kaj Karibio | |
Kriterioj | viii | |
Kategorio IUCN | II – Nacia parko | |
Talampaya | ||
Vikimedia Komunejo: Talampaya [+] | ||
En TTT: Oficiala retejo [+] | ||
La parko okupas 215 000 ha. Ĝia bela pejzaĝo, la floraro kaj bestaro estas karakterizaj de la montara biomo. Ĝi estas la rezulto de tektonaj movoj, kune kun la erozio de la akvo kaj vento dum miloj da jaroj en dezerta klimato, kun amplekso de temperaturoj, intensa varmo dumtage kaj malaltaj temperaturoj nokte, kun ŝtormaj pluvadoj en somero kaj fortaj ventoj en printempo. La mezuma alteco estas ĉirkaŭ 1 300 m super la marnivelo, kaj la klimato estas kontinenta.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.