vilaĝo en Ĉinujo From Wikipedia, the free encyclopedia
Taktser estas la tibeta nomo de la vilaĝo Hongya (红崖村 Hongya cun, Hongaizi en loka dialekto), kiu, kune kun 13 aliaj vilaĝoj estas la komunumo Shihuiyao. Shihuiyao troviĝas en Ping'an (平安县), kiu estas parto de la distrikto Haidong de la provinco Ĉinghajo en la popola respubliko de Ĉinio.
Malgraŭ la jam de jarcentoj ĉine parolanta loĝantaro, la regiono estas parto de la tibeta kulturregiono Amdo. Taktser situas ne (kiel oni kredas ofte) proksime de la budhisma Kumbum-monaĥejo (ĉine Ta'er Si), sed ĉirkaŭ 50 km sudoriente de ĝi, ĉirkaŭ 20 km sudokcidente de la komunumo Ping'an (平安镇, tibete Bayan khar).
La vilaĝo famiĝis, ĉar tie naskiĝis la mondfama Tenzin Gyatso, 14-a Dalai-lamao. Tiam la vilaĝo nomiĝis Qijiachuan aŭ Qijiazhuang, kiu signifas "rivero (aŭ hejmo) de la familio Qi" (Ch'i). Tio, ŝajne estis la triba nomo de la familio de la dalai-lamao, ĉar la knabo respondis tion kiam oni demandis lian nomon.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.