Takeda Shingen
japana daimio / From Wikipedia, the free encyclopedia
Takeda Shingen (japane 武田 信玄; naskiĝis la 1-an de decembro 1521; mortis la 13-an de majo 1573) estis japana daimio dum la Sengoku-epoko.
Rapidaj faktoj Persona informo, Familio ...
Fermi
Li regis la provincojn Shinano kaj Kai ĉirkaŭ la Fuji-monto kaj estis malamikego de la famaj unuigintoj de Japanio, Oda Nobunaga kaj Tokugawa Ieyasu. Li havis militistan kaj organizan genion. En la Takeda-sanktejo en Kofu li estas venerata kiel kami.