Taiheja Megalopolo
Zono en suda kaj centra Japanujo kun multaj grandurboj / From Wikipedia, the free encyclopedia
Taiheja Megalopolo (japane: 太平洋ベルト [Taiheijō-beruto], laŭvorte: Pacifika Zono, aŭ Tokajdo-Koridoro) estas nomo por la tutaĵo de kunurbejoj en Japanujo etendiĝante ekde Ibaraki en la nordo ĝis Fukuoka en la sudo, irante tra preskaŭ 1 200 km. La urbanizita zono ĉefe troviĝas laŭlonge de la Pacifika marbordo (el tie la nomo) de Japanujo ekde Regiono Kanto ĝis Osako, kaj Interna Maro de Seto (je ambaŭ flankoj) ĝis Fukuoka, kaj koncentriĝas laŭlonge de la grava fervojo Tokajdo-Sanjo. Nokta bildo de Japanujo klare montras sufiĉe densan kaj kontinuan lumo-strion kiu indikas la urbajn zonojn kaj kiu limdifinas la regionon [1]. Kvankam ĝi enhavas la plimulton de la japana loĝantaro, referencoj al ĝi en japana lingvo ĉefe temas pri ekonomio aŭ pri lokaj aferoj. La termino unue estis uzata en 1960 en Raporto de oktobre 2007 de Ekonomia Subkomitata Komisiono, konstituita por duobligi la nacian enspezon. Je tiu tempo, ĝi estis identigita kiel la nukleon de la nacia industria komplekso. La regiono specife estas difinita de la Ministerio de Internacia Komerco kaj Industrio kiel la sekvantajn guberniojn: Ibaraki, Saitamo, Ĉiba, Tokio, Kanagavo, Ŝizuoka, Aiĉo, Gifu, Mie, Osako, Hiogo, Vakajamo, Okajamo, Hiroŝimo, Jamaguĉi, Fukuoka, kaj Oita. Ekonomie disvolviĝantaj (kune kun urbanizado) kaj penetrantaj en la najbarajn regionojn, ili estis aldonitaj al listo.
Taiheja Megalopolo | ||
---|---|---|
Regiono | ||
industria regiono, megalopolo [+] | ||
Lando | Japanio | |
- koordinatoj | 35° 0′ 0″ N, 136° 0′ 0″ O (mapo)35136 | |
|
||
Taiheja Megalopolo | ||
Vikimedia Komunejo: Taiheiyō Belt [+] | ||
La Japana Maro havas multe malpli disvolvitan rubandon de urboj, nomataj, tre pejorative Ura-nippon (裏日本 [ura hihon/ ura nippon], laŭvorte: la malantaŭa flanko de Japanujo), etendiĝante tra 1000 km ekde Akita ĝis Jamaguĉi. Ĝi ofte estas samtempe menciita rilate al Pacifika Megalopolo.