From Wikipedia, the free encyclopedia
Taghaza (ankaŭ: Tghaza aŭ: Terhazza) estas ne plu funkcianta subĉiela minejo, nomata en la regiono (sabĥo, sebkha, en iama sallago de la Saharo en la nordo de Malio, 800 km nordo de Timbuktuo.
Taghaza estis grava komerca stacio de la komerca vojo al Sidŝilmaso al Valato (Watta), respektive ekde ĉ. 1400 al Timbuktuo. Ĝia signifo por la tra-sahara komerco inter la Magrebo kaj okcidenta Afriko baziĝas zur la cirkonstancoj, ke ĝi troviĝas duondistance inter Sudmaroko kaj Niĝero. Tie troviĝas altkvalita ŝtonsalo, kiu estas eksportita kiel salblokoj. La salo estis apud luksaĵoj el la Mediteraneo grava interŝanĝa artikolo por la oro el la arbaraj regionoj de Gvineo, kiu estas interŝanĝita trans la regnoj de la Sahelo (vidu ankaŭ: imperio de Ganao, imperio de Malio kaj la Sonhaja regno)
„Taghaza“ estis menciita unuafoje ĉ. la jaro 1275 en dokumento (kun la nomo Taghara) de la persa geografo Zakariya Qazwini. Li rakontis, ke la muroj de la urbo estis el salplatoj, kiujn la sklavoj fosis. 1352 atingis post 25 taga karavana vojaĝo la vajaĝanto Ibn Battuta. Li raportis, ke la kabanoj de la sklavoj estis konstruitaj el salplatoj kun kamelaj haŭtoj kiel tegmentoj, kaj ekzistas nur duonsala akvo kaj multaj muŝoj sed neniu arbo. Sed vigla komerco kun oropolvo okazis. 1375 Taghaza estis menciita en la Kataluna Mondatlaso. En la 15a jarcento la Sonhaja regno transprenis la kontrolon pri Taghaza. Ĉirkaŭ la jaro1510 la araba geografo Leo Africanus estis tri tagoj en Taghaza. En sia verko Descrittione dell’Africa („priskribo de Afriko“) plendis prI La malbona fontakvo kaj malmultaj nutraĵoj, kiuj dependas de rajdado daŭranta 20 tagoj. Kiam en 1540 la Saadioj sub Ahmad al-Mansur el Maroko konkeris la salminejojn la Sonhajoj retiriĝis el Taghaza kaj iris pli sudorienten al la 150 km fora salminejo de Taŭdenio en la "valo de la gazeloj". Kvin jaroj poste la Sonhaja regno pereis post atako de la Saadianoj. La ĉefa itinero de la komerco estis nun la bornuvojo inter la Ĉada lago kaj Tripolo.
En 1828 René Caillié atingis en akompano de karavano kun 1400 dromedaroj el Timbuktuo; la karavano kunportis sklavojn, oron, eburon, gumrezinon, strutajn plumojn.
Taoudenni liveras plu salon por la gregoj en Timbuktuo. Ĝi estis tie subĉiele ekspluatata: Sub tavolo de 1,50 m dikeco el argilo estas tavolo kun malplivalora salo.
En la jaro 2007 alĝeraj kaj italaj naftofirmaoj komencis serĉi nafton proksime de Taoudenni.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.