Taddeo Alderotti
itala kuracisto / From Wikipedia, the free encyclopedia
Tadeo Alderoto (1210-1303) (ankaŭ konata kiel Thaddäus Florentinus kaj Taddeo degli Alderoni) estis itala kemiisto, anatomo, kuracisto kaj profesoro pri medicino kaj kunfondinto de la Medicina Lernejo en Bolonjo. dum malsano de la papo Honorio la 4-a li estis vokata por kontribui kun siaj konoj. Li estis unu el la unuaj kiuj organizis la medicinan instruon en iu universitato.
Thaddeus Florentinus (1210-1303) | ||
---|---|---|
itala kemiisto, kuracisto kaj fondinto de la Medicina Lernejo en Bolonjo. | ||
Persona informo | ||
Naskiĝo | 1210 en Florenco, Italio | |
Morto | 1303 en Bolonjo, Italio | |
Lingvoj | Mezepoka latino • Medieval Italian vd | |
Alma mater | Universitato de Bolonjo | |
Profesio | ||
Okupo | kuracisto universitata instruisto verkisto vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Li same kontribuis por la renaskiĝo de la scienca medicino en Eŭropo post ĝia preskaŭa malapero dum la Malfrua mezepoko. Li estis sekvanto de Hipokrato kaj tio estis la forlaso de la tradicia traktado kiu adoptis la religiajn konceptojn anstataŭ la naturajn praktikojn surbaze de la eksperimenta medicino. Kiel adepto de Hipokrato, li enkondukis la medicinajn instruojn ĉe la kaploko de la pacientoj.