Taŝkento
ĉefurbo de Uzbekio / From Wikipedia, the free encyclopedia
Taŝkento (uzbeke Toshkent), estas nuntempa ĉefurbo de Uzbekio, grava politika, ekonomia, kultura kaj scienca centro de la lando. Taŝkento estis grava haltejo en komerca vojo (Silka Vojo) de Azio al Eŭropo. Post rusa revolucio en 1917 multaj historiaj konstruaĵoj estis detruitaj kaj pli poste en 1966 forta tertremo neniigis multajn konstruajn heredaĵojn.[1]
Taŝkento | ||
uzbeke Toshkent, ruse Ташке́нт | ||
urbo | ||
|
||
Oficiala nomo: Toškent | ||
Lando | Uzbekio | |
---|---|---|
Regiono | Taŝkenta regiono | |
Historia regiono | Silka vojo | |
Situo | Taŝkento | |
- koordinatoj | 41° 16′ 00″ N 69° 13′ 00″ O (mapo) | |
Plej alta punkto | ||
- alteco | 253 m s. m. | |
Plej malalta punkto | ||
- alteco | 130 m s. m. | |
Areo | 334,8 km² (33 480 ha) | |
Loĝantaro | 2 571 668 (2020) | |
Denseco | 7 681,21 loĝ./km² | |
Horzono | GMT (UTC+5) | |
Poŝtkodo | 100000 | |
Tel. antaŭkodo | +998 71 | |
Situo enkadre de Uzbekio
| ||
Mapo de la urbo
| ||
Situo enkadre de Azio
| ||
Vikimedia Komunejo: Tashkent | ||
Retpaĝo: www.tashkent.uz | ||
Vidindaĵoj de la urbo: Madraso Kukeldaŝ el la 16-a jarcento.[2] Ĝi estiĝis dum regnado de ĥano Abdullah la 2-a (1557-1598), reganto de la Ĥanlando Buĥaro, kaj nun estas supervidata de la provinca religia Konsilio de Mavaranahr. La konstruaĵo nun estas uzita kiel moskeo.
Proksime de Taŝkento troviĝas la tombo de Amir Temur, pli konata kiel Tamerlan — iam konkerita de li teritorio etendiĝis de Hindio ĝis la Mediteranea Maro.
La urbo havas modernan subteran fervojon (metroo), kiu estas unika en Centra Azio.[3]