Taĝ-Mahalo
maŭzoleo en Barato / From Wikipedia, the free encyclopedia
Taĝ-Mahalo (aŭ Taĵ-Mahalo) estas la nomo de blankmarmora funebra monumento en Agra, Utar-Pradeŝo (Barato). Ĝi apartenas al la Monda Kulturheredaĵo de UNESKO. Ĝia nomo signifas "palaca krono" aŭ "krono de palacoj"[1] el persa kaj araba[2][3]. La Taĝ-Mahalo estas amplekse agnoskita kiel "la juvelo de islama arto en Barato kaj unu el la universe miritaj majstroverkoj de la monda heredo".[4] La tombo estas islama, do ne enhavas bildojn, sed ja moskeon, kiu direktiĝas okcidenten, al Mekko.
Taĝ-Mahalo | |
hindie ताज महल, perse تاج محل, angle Taj Mahal | |
maŭzoleo - monumento | |
Suda vido al Taĝ-Mahalo | |
Oficiala nomo: ताज महल | |
Lando | Barato |
---|---|
Subŝtato | Utar-Pradeŝo |
Distrikto | Distrikto Agra |
Municipo | Agra |
Historia regiono | Brita Hindio |
Religia aliĝo | Islamo |
Tipo de konstruaĵo | Maŭzoleo |
Situo | Taĝ-Mahalo |
- alteco | 171 m s. m. |
- koordinatoj | 27° 10′ 27″ N 78° 02′ 32″ O (mapo) |
Arkitekto | Ustad Ahmad Lahauri |
Stilo | Mogola arkitekturo |
Materialo | Marmoro |
Konstruado | - |
- komenco | 1631 |
- kompletigo | 1648 |
Posedanto | Ŝaho Jahano devena |
Por publiko | jes |
Vizito | pli ol 3 milionoj (2003) |
Plej facila aliro | Agra |
Horzono | BST (UTC+5:30) |
Loko de Monda heredaĵo de UNESKO | |
Nomo | Taĝ-Mahalo |
Tipo de heredaĵo | kultura heredaĵo |
Jaro | 1983 (#7) |
Numero | 252 |
Regiono | Azio-Oceanio |
Kriterioj | i |
Alteco de maŭzoleo | 68 m |
Alteco de kupolo | 24,74 m |
Diametro de kupolo | 17,72 m |
Dimensioj | 561,2 x 300 m |
Situo enkadre de Barato
| |
Situo enkadre de Azio
| |
Vikimedia Komunejo: Taj Mahal | |
Retpaĝo: www | |
Portalo pri Barato | |
Envicigita : Novaj sep mirindaĵoj de la mondo | |
Ĝin konstruigis mogola imperiestro Ŝaho Jahano kiel tombon por sia favorata kaj tria edzino Arĝumand Bano Begum, nomata ankaŭ Mumtaz Mahal (lumo de palaco). Ŝi mortis en 1631, naskante la 14-an idon de la imperiestro. Li ekkonstruigis la monumenton en 1631, laborigante pli ol 20.000 homojn, kiuj finis en 1648. Preter la monumento fluas rivero Jamuna, kaj Ŝah Ĝahan planis por si mem simetrian monumenton aliborde, el nigra marmoro. Sed antaŭ ebla realigo de la plano lia filo Muhammad Aŭrangzeb Alamĝir detronigis lin. Ŝah Ĝahan pasigis la reston de sia vivo mallibera kaj en 1666 estis entombigita apud sia edzino.
La Taĝ-Mahalo estas konsiderita de multaj kiel plej fajna ekzemplo de mogola arkitekturo, nome stilo kiu kombinas elementojn el islama, persa, otomanturka kaj hinda arkitekturaj stiloj.[5][6]
En 1983, la Taĝ-Mahalo iĝis Monda Kulturheredaĵo de UNESKO. Kvankiam la kupola marmora maŭzoleo estas la plej familiara komponaĵo de Taĝ Mahalo, ĝi fakte estas integrata komplekso de strukturoj. La konstruado ekis ĉirkaŭ 1632 kaj estis kompletigita ĉirkaŭ 1653, laborigis milojn da laboristoj kaj metiistoj.[7] La konstruado de Taĝ Mahalo estis fidita al stabanaro de arkitektoj sub imperiestra superinspektado, inklude Abd ul-Karim Ma'mur Khan, Makramat Khan, kaj Ustad Ahmad Lahauri.[8][9] Lahauri[10] estas ĝenerale konsiderata ĉefa dezajnisto.[11][12]
Pro la daŭra industria evoluo de Barato, la ĉirkaŭa aero iĝis polua, kiu damaĝis la monumenton, flavigante la origine blankajn murojn. Post tio oni permesas la alproksimiĝon de la konstruaĵo nur je distanco de 2 km per aŭtomobilo aŭ aŭtobuso.