![cover image](https://wikiwandv2-19431.kxcdn.com/_next/image?url=https://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/7/7a/IB_299_4to_Tyr.jpg/640px-IB_299_4to_Tyr.jpg&w=640&q=50)
Týr
nord-ĝermana dio / From Wikipedia, the free encyclopedia
Tyr aŭ en la norena lingvo Týr - IFA:[tʰyːr] - estas la dio de duelo kaj de heroa gloro en la nord-ĝermana mitologio, kaj kutime estas portretita kiel viro kun nur unu brako. En la islandaj sagaoj Edda, li estas aŭ portretita kiel filo de Odino (en la proza versio de la verko Edda) aŭ kiel filo de Hymir (en la versa versio), dum la origino de lia nomo kaj la probabla rilato al la dio "Tuisto", menciita en la verko "Germania" de Tacito sugestigas ke li origine estis konsiderita la patro de la dioj kaj la ĉefo de la ĝermana diaro. La angla vorto "tuesday" por mardo fakte estas "Tyr's Day" – la tago de Tyr.
![]() |
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: TYR |
Týr | |
---|---|
![]() Týr, bildigita ĉi-tie kun du sanaj manoj, antaŭ la renkonto kun Fenrir estas identigita kun la dio Marso en tiu-ĉi ilustraĵo de islanda manuskripto el la 18-a jarcento | |
nord-ĝermana diaĵo • milita dio | |
Verko | islandaj sagaoj Edda |
Informoj | |
Sekso | vira |
Sankondiĉo | amputo |
Loĝloko | Asgardo |
Okupo | milita dio |
Familio | Azoj |
Patro | Odino |
Malamikoj | Fenrir |
Parencoj | patro: Odino aŭ Hymir |
Korespondaj nomoj en aliaj ĝermanaj lingvoj estas en la gota Tyz , la anglosaksa Tīw kaj en la malnovaltgermana Ziu, ĉiuj de la praĝermana vorto *Tîwaz. La norena nomo iĝis en la norvega Ty, en la sveda Ti, kaj en la dana Tyr, dum ĝi restis Týr kun vokala akcento en la moderna islanda kaj feroa lingvoj.
- Kategorio Týr en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)
![]() |
Ĉi tiu artikolo ankoraŭ estas ĝermo pri mitologio. Helpu al Vikipedio plilongigi ĝin. Se jam ekzistas alilingva samtema artikolo pli disvolvita, traduku kaj aldonu el ĝi (menciante la fonton). |