Tönet, ihr Pauken! Erschallet, Trompeten!
From Wikipedia, the free encyclopedia
From Wikipedia, the free encyclopedia
Tönet, ihr Pauken! Erschallet, Trompeten! (BWV 214 resp. BC G19), ankaŭ konanta kiel reĝino-kantato, estas profana kantato de Johann Sebastian Bach.
Tönet, ihr Pauken! Erschallet, Trompeten! | |
---|---|
muzika verko aŭ komponaĵo | |
Aŭtoroj | |
Lingvoj | |
Lingvo | germana lingvo |
Eldonado | |
Kantato de Bach | ||||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Tönet, ihr Pauken! Erschallet, Trompeten! | ||||||||||||||||
| ||||||||||||||||
Teksto | ||||||||||||||||
unbekannt |
La verko estis prezentata la 8-an de decembro 1733 kiel bondezirkantato okaze de la naskiĝdatreveno de Maria Jozefa, elektoprincino de Saksujo kaj reĝino de Polujo, kun la subtitolo Dramma per musica. Bach reuzis la movimentojn 1, 5, 7 kaj 9 kun alia teksto kaj nur malmultaj muzikaj adaptadoj in la 1-a, 2-a kaj 3-a parto de la Kristnask-oratorio laŭ la procedo de Parodio; tiuj ĉi do spertis vastan konatecon.
En la naŭmovimenta verko, kies libretisto ne estas konata, kvar diinoj el la antikva mitaro laŭdas la reĝinon.
Bach ne eksplicite preskribis plurfoje okupitan ĥoron.
Temas pri unu el la multaj bondezirkantatoj ekestintaj inter 1733 kaj 1744, kiuj kiel okazaj komponaĵoj estis destinitaj por nur unufoja prezentado. Eble Bach volis per la reuzado en Weihnachtsoratorium konservi la elstarajn kaj por li plej gravajn partojn de la verko. La teksto „Tönet, ihr Pauken! Erschallet, Trompeten!“ (Eksonu, timbaloj! eksonu trumpetoj!) estas impone antaŭenigata en la enkonduka ĥoro per la sinsekvo de la menciitaj instrumentoj. La transigado de profana origino al ciklo de sakralaj kantatoj destinata por la kristnasktempo laŭ la baroka mondkompreno ne estis problema. Ekzemple timbaloj kaj trumpetoj estis uzeblaj kaj kiel atribtoj de la monda reĝeco kaj ankaŭ por la glorado de la "reĝo" Kristo. La verko estas pregita de ĝoje festa humoro konvena al la okazo kaj apartenas al la ĝis nun plej popularaj profanaj kantatoj de Bach.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.