![cover image](https://wikiwandv2-19431.kxcdn.com/_next/image?url=https://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/0/0d/Raul_Tarnava.jpg/640px-Raul_Tarnava.jpg&w=640&q=50)
Târnava (rivero)
From Wikipedia, the free encyclopedia
Târnava [tırnava] (hungare: Küküllő, germane: Kokel) estas rivero en Rumanio, flanka rivero de Mureș en la Baseno de Transilvanio.
![]() |
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Târnava (apartigilo) |
Rapidaj faktoj rivero, Bazaj informoj ...
Târnava | |
---|---|
![]() | |
rivero | |
Bazaj informoj | |
Situo | Baseno de Transilvanio |
Longeco | 28 km |
Fluo | |
Fonto | kunfluo de Târnava Mare kaj Târnava Mică |
- Alteco super marnivelo | 250 m |
Enfluejo | Mureș ĉe Mihalț |
Geografio | |
Trairataj urboj | Blaj, Craciunelu de Jos, Cistei, Mihalț. |
Alfluantoj | |
- Dekstraj | Târnava Mică, Șoimuș |
- Maldekstraj | Târnava Mare, Secaș |
Fermi
Ĝi ekestas per kunfluo de Târnava Mare kaj Târnava Mică ĉe Blaj kaj estas 28 km longa; se alkalkuli la longon de Târnava Mare, rezultas 249 km. Ĝian valon uzas vojo 14B, kiu norde de ĝi iras de Blaj al Teiuș, kaj la fervojo inter la samaj urboj.
La nomo de la rivero deriviĝas de slava vorto, kiu signifas "dorn(arbust)a" (ekz. ruse: терновник [ternovnik] = prunelo).
- Kategorio Târnava (rivero) en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)