From Wikipedia, the free encyclopedia
La Flavbrova paruo (Sylviparus modestus) estas specio de birdo de la familio de Paruedoj. Ĝi estas monotipa ene de la genro Sylviparus.
Flavbrova paruo | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Flavbrova paruo | ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Sylviparus modestus (Burton, 1836) | ||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||||
Ĝi estas ne tipa paruedo (10 cm longa) kun ĝenerale grizeca koloro, pli hele sube kaj ĉefe en brusto. En flugiloj estas verdecaj nuancoj. Okuloj, beko kaj gamboj estas malhelgrizaj. La plej karaktera eco estas hela strio el okulo malantaŭen, kio nomigas la specion, kvankam vere ne temas pri klara flava koloro, sed nur helgrizeca. Estas specio iom simila laŭ plumaro al filoskopoj.
Ĝi troviĝas en sudorienta Azio el Himalajo al la sudorienta pinto de la kontinento (kaj ĉefe en Himalajo kaj nordorienta Barato) nome en Butano, Ĉinio, Barato, Laoso, Birmo, Nepalo, Tajlando kaj Vjetnamo. Ties natura habitato estas subtropikaj aŭ tropikaj humidaj arbaroj de malaltaj teroj kaj subtropikaj aŭ tropikaj humidaj montetoj.
Tiu ĉi specio havas tri subspecioj:
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.