![cover image](https://wikiwandv2-19431.kxcdn.com/_next/image?url=https://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/5/55/WV-DSC09266-20151030.jpg/640px-WV-DSC09266-20151030.jpg&w=640&q=50)
Svisaj Federaciaj Fervojoj
From Wikipedia, the free encyclopedia
La Svisaj Federaciaj Fervojoj (germane Schweizerische Bundesbahnen, france Chemins de fer fédéraux suisses, itale Ferrovie federali svizzere, romanĉe Viafiers federalas svizras, oficialaj mallongigoj: SBB, CFF, FFS, SBB-CFF, SBB-FFS, SBB-CFF-FFS) estas la federacia fervojkompanio de Svislando kun ĉefsidejo en Berno. La Svisaj Federaciaj Fervojoj estas monde konata pro sia alta servo-kvalito. Fama estas la kompanio pro sia akurateco, kaj oni eksterlande ofte rakontas ŝerce, ke, se oni ne havas horloĝon, kaj deziras scii la horon ekzaktan, oni studu en Svislando la trajnhoraron kaj rigardu, kiam la trajno ekveturas, kaj jam konas la ekzaktan horon je sekunda ekzakteco.
Rapidaj faktoj fervoja firmao vd, Lando ...
Svisaj Federaciaj Fervojoj | ||
---|---|---|
![]() | ||
![]() | ||
fervoja firmao vd | ||
Dum | 1-a de januaro 1902 - nekonata/nuntempe | |
Antaŭulo | Schweizerische Centralbahn | |
Jura formo | limited liability company | |
Ĉefestro(j) | Monika Ribar vd | |
Sidejo | Berno | |
Lando | Svislando | |
Dungitoj | 32 309 (stato: 2018) | |
ISIN-kodo | CH0205276774 | |
filiaj kompanioj | SBB Cargo • SBB GmbH • THURBO AG • RegionAlps • SSG • Q126121027 vd | |
Partoprenanta | SSG vd | |
Posedataj kompanioj | Rail Europe • Buix • Dietlikon • Pfäffikon SZ • St-Gingolph (Suisse) vd | |
TTT | Oficiala retejo | |
Fermi
![Thumb image](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/9/96/SBB_2015.svg/640px-SBB_2015.svg.png)
![Thumb image](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/8/8a/DTZ-Desiro-Zuerich.jpg/640px-DTZ-Desiro-Zuerich.jpg)