La Antaŭalpoj (germane Voralpen) estas geografia regiono de Svislando kaj karakterizas tiujn teritoriojn, kiuj situas inter la nur milde monteta Svisa Mezlando (germane Mittelland kaj la roke montara areo de la Alpoj. La antaŭalpoj ampleksas proksimume 12 procentojn de la areo de la ŝtato Svislando. Krom Ĵuraso, Meza Lando, Alpoj kaj "Alpa Suda Flanko" (germane Alpensüdseite) temas pri unu el la kvin geografiaj zonoj de la ŝtato. Samkiel la Alpoj, ankaŭ la Antaŭalpoj situas kiel arko inter la sudokcidento kaj la nordoriento de Svislando, kaj troviĝas oriente kaj norde de la Alpoj. Ekzakta limo de la regiono al la najbaraj regionoj Alpoj kaj Mezlando malfacilas.

Tiu ĉi artikolo temas pri la geografia regiono Antaŭalpoj de Svislando. Pri la ĝenerala uzo de la vorto vidu la artikolon Antaŭalpoj.
Rapidaj faktoj Geografia regiono, Alpine section [+] ...
Antaŭalpoj
Geografia regiono
Alpine section [+]

LandoSvislando
- koordinatoj46° 33′ 26″ N,  50′ 7″ O (mapo)46.55727.83528
Plej alta punktoSchilthorn [+]


Antaŭalpoj (Svislando)
Antaŭalpoj (Svislando)
DEC

Antaŭalpoj
Vikimedia Komunejo:  Swiss Prealps [+]
vdr
Fermi

La svisaj Antaŭalpoj amplektas partojn de la kantonoj Vaŭdo, Friburgo ("Friburgaj Antaŭalpoj"), Berno, Lucerno, Cugo, Ob- und Nidvaldo, Ŝvico, Zuriko ("Tössbergland"), Sankt-Galo kaj la Apencela lando, kiu konsideriĝas aparte tipa antaŭalpa regiono.

antaŭalpa regiono Apencela lando: rigardo al la monto Ebenalp (alteco 1640 m)

La Antaŭalpoj estas grandparte agrikulture strukturita, forte monteta ĝis montara zono. Ankaŭ migra kaj vintrosporta turismo havas gravan rolon. La plej grandaj montoj altas 1500 ĝis 2000 metrojn super marnivelo: konataj montopintoj estas Rigi, Rossberg kaj Napf.

Gravaj urboj en la Antaŭalpoj estas Lucerno, Sankt-Galo kaj Thun. La trajna linio Antaŭalpa Ekspreso ligas Lucernon kun Sankt-Galo.

La koresponda regiono de Svislando sude de la kerna parto de la Alpoj estas la "Alpa Suda Flanko" (germane Alpensüdseite).

Vidu ankaŭ

Wikiwand in your browser!

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.

Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.