Svisa Federacia Instituto pri Teknologio Zuriko
From Wikipedia, the free encyclopedia
La Svisa Federacia Instituto pri Teknologio Zuriko (germane Eidgenössisch-Technische Hochschule Zürich, mallongigo ETH Zuriko, ankaŭ nomita en Esperanto Federacia Politeknika Altlernejo) estas politeknika altlernejo de la Svisa Federacio. Ĝi estas unu el la plej famaj politeknikoj de la mondo kaj asociita kun 21 nobelpremiitoj.
Rapidaj faktoj teknologia universitato • publika universitato • polytechnic • videoluda eldonejo, Informoj ...
Svisa Federacia Instituto pri Teknologio Zuriko | |||||
---|---|---|---|---|---|
teknologia universitato • publika universitato • polytechnic • videoluda eldonejo | |||||
Informoj | |||||
fondodato | 16-a de oktobro 1855 | ||||
Situo | |||||
Geografia situo | CH1903: 683769 / 247882 (mapo)47.376458.54785 | ||||
lando | Svislando | ||||
urbo | ETH Zurich main building | ||||
Estraro | |||||
ĉefestro(j) | Joël Mesot vd | ||||
Nombroj | |||||
nombro de studentoj | 19 233 vd (stato: 2014) | ||||
retejo | [<span%20class="official%20website"> Oficiala retejo] | ||||
Listoj | |||||
membro de | |||||
• ORCID • Internacia Alianco de Esploruniversitatoj • Asocio de Eŭropaj Universitatoj • Informationsdienst Wissenschaft • Konferenco de Eŭropaj Lernejoj por Altnivelaj Inĝenieraj Eduko kaj Esploro • arXiv • LUMI consortium • swissuniversities • DataCite • Open Education Global • Coalition for Advancing Research Assessment vd | |||||
filioj | |||||
• Institute for Biomedical Engineering • Q109497813 • Q116950379 • Q124809372 vd | |||||
| |||||
| |||||
Fermi
La ETH Zuriko posedas 16 departementojn, ofertas 23 studkursarojn bakalaŭrajn, 30 magistrajn kaj multnombrajn postenojn por doktoriĝi en la teknika kaj matematika sektoro. Nuntempe (stato 2012) en la ETH Zuriko estas registritaj ĉirkaŭ 18 000 studentoj el 100 landoj, el tiuj 3800 kandidatoj por doktoriĝo. Laboras ĉe la lernejo pli ol 10 200 personoj kaj ĝi havas 500 profesorajn postenojn.