norvega polusa esploristo From Wikipedia, the free encyclopedia
Sverre Helge HASSEL (naskiĝis la 30-an de julio 1876, mortis la 6-an de junio 1928) estis norvega polusa esploristo kaj unu el la kvin unuaj personoj kiuj atingis la lokon de la Suda Poluso.[1]
Sverre Hassel | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 30-an de julio 1876 en Christiania |
Morto | 6-an de junio 1928 (51-jaraĝa) en Oslo |
Tombo | Vestre gravlund (en) |
Lingvoj | norvega |
Ŝtataneco | Norvegio |
Okupo | |
Okupo | esploristo |
Kun Helmer Hanssen, Hassel estis dungita kiel sperta kondukisto de sledohundoj por partopreni en la ekspedicio de Roald Amundsen al la Suda Poluso en 1910 – 1912. La 14a de Decembro 1911, Hassel kun Amundsen, Hanssen, Olav Bjaaland kaj Oscar Wisting estis unu el la kvinopo kiu atingis unue la Sudan Poluson. Pro sia partopreno en la ekspedicio, li ricevis la Sudpolusan Medalon (Sydpolsmedaljen), kreita de la reĝo Haakon la 7-a en 1912 por premii la partoprenantojn en la ekspedicio de Roald Amundsen al la Suda Poluso.[2]
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.