hispana aktorino From Wikipedia, the free encyclopedia
Asunción SÁNCHEZ Abellán, konata kiel Susi Sánchez (Chirivella, Valencilando, 21a de marto 1955), estas hispana aktorino kiu laboris en teatro, kino kaj televido, sub estreco de plej prestiĝaj hispanaj reĝisoroj.
Susi Sánchez | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Naskiĝo | 21-an de marto 1955 (69-jaraĝa) en Valencio | ||||
Lingvoj | hispana vd | ||||
Ŝtataneco | Hispanio vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | aktoro filmaktoro teatra aktoro vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
En la 2a de februaro 2019 ŝi ricevis la Goya-premion al la plej bona protagonista aktorino, pro sia ludado de Anabel en la filmo La enfermedad del domingo de Ramón Salazar. Ŝi partoprenis ankaŭ en kvar de la lastaj filmoj de la reĝisoro Pedro Almodóvar (nome Dolor y gloria, Julieta, Los amantes pasajeros kaj La piel que habito) kaj en la tri eroj de Fernando González Molina pri la trilogio de Baztán de Dolores Redondo.
Elstaris ankaŭ ŝiaj ludoj en la filmoj 10.000 noches en ninguna parte de Ramón Salazar, per kiu ŝi estis nomumita al Goya-premio kiel plej bona duaranga aktorino; La teta asustada, perua filmo de Claudia Llosa, premiita per la Ora Urso de la Berlinale, kaj Juana la loca de Vicente Aranda, en kiu ŝi ludas la rolon de la reĝino Izabela la 1-a; kaj en la teatraĵoj Cara de plata kaj Mujeres soñaron caballos. Pro tiuj laboroj ŝi ricevis plurajn premiojn.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.